Josef Mengele
Josef MENGELE (naskiĝis la 16-an de marto 1911 en Günzberg, Bavario, mortis la 7-an de februaro 1979 en Bertioga, Brazilo) – germana kuracisto, SS-oficiro, doktoro de medicino kaj antropologio, militkrimulo, nomata Anĝelo de Morto.
Josef Mengele | |
Anĝelo de Morto | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1911 en Günzburg, Germana imperio |
---|---|
Morto | 7-an de februaro 1979 (67 jaroj) en Bertioga, Brazilo |
Soldata kariero | |
Rango: | Hauptsturmführer, SS |
Speco: | Schutzstaffel |
Militoj: | Dua mondmilito |
Medaloj: | Fera Kruco de la 1-a klaso |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Wolfgang Gerhard • Helmut Gregor • Fausto Rindón • S. Josi Alvers Aspiazu |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Embu |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno Vajmara Respubliko Nazia Germanio |
Alma mater | Munkena universitato - medicino, antropologio (–1936) Universitato de Frankfurto |
Familio | |
Patro | Karl Mengele (en) |
Patrino | Walburga Theresa Hupfauer (en) |
Frat(in)oj | Alois Mengele (en) kaj Karl Mengele (en) |
Okupo | |
Okupo | antropologo kuracisto-verkisto armea kuracisto torturer (en) |
Li naskiĝis al katolika familio de fabrikisto fabrikanta agrikulturajn maŝinojn, studis antropologion kaj medicinon.
Aŭŝvico-Birkenaŭ
redaktiMengele distingiĝis inter kuracistoj de SS-kuracistoj en Aŭŝvico. Kiel unusola li servis en la fronto, kie li akiris altajn distingojn. Komence li plenumis funkcion de kuracisto de la apuda virina koncentrejo en Birkenaŭ. Post du tagoj de la alveno li decidis pri sendo al gas-kameroj ĉiujn 1042 ciganojn, en kies barakoj eksplodis epidemio de tifo. Laŭ Mengele malsanulojn je tifo oni ne devus kuraci, sed elimini.
De la momento de sia alveno al la koncentrejo Aŭŝvico, Mengele – kune kun aliaj oficiroj kaj SS-kuracistoj, inter kiuj troviĝis d-ro Carl Clauberg kaj d-ro Johann Paul Kremer – partoprenis selekton de judoj kaj ciganoj alvenantaj de la tuta Eŭropo. Per gesto de la mano aŭ movo de fragmiteto li indikis "malkapablulojn por laboro", do destinitaj al tuja likvido en gas-kameroj. Li sendis tie ĉiujn infanojn, maljunulojn, malsanulojn, kriplulojn aŭ malfortigitajn judojn kaj ciganojn kune kun ĉiuj gravedaj virinoj. De majo 1943 ĝis novembro 1944 Mengele partoprenis en ne malpli ol 74 selektoj sur la platformo.
Vidu ankaŭ
redakti- Holokaŭsto
- Ishii Shiro
- Fritz Haber - Doktoro Morto
Bibliografio
redakti- Rupert Butler, SS-Wiking. Historia 5. Dywizji Waffen-SS i ochotników germańskich (SS-Wiking. Historio de la 5-a Divizio Waffen-SS kaj de germanaj volontuloj), WVarsovio 2003, ISBN 83-85239-58-8.
- Martin Gilbert, Druga wojna światowa (Dua mondmilito), Poznań 2000, ISBN 83-7150-713-5.
- Ernst Klee, Medycyna III Rzeszy i jej ofiary (Medicino de Nazia Germanio kaj ties viktimoj), Krakovo 2005, ISBN 83-242-0537-3.
- Yves Ternon, Socrate Helman, Historia medycyny SS, czyli Mit rasizmu biologicznego (Historio de SS-medicino, aŭ mito debiologia rasismo), PZWL, Warszawa 1973.
- Miklós Nyiszli, Byłem asystentem doktora Mengele: wspomnienia lekarza z Oświęcimia (Mi estis asistanto de doktoro Mengele. Rememoroj de kuracisto el Aŭŝvico). Tadeusz Olszański (traduko), Frap-Books, Oświęcim 2000, ISBN 83-906992-6-5.