Galileo Ferraris

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 19 dec. 2021.

Galileo FERRARIS (naskiĝis la 30-an de oktobro 1847, mortis la 7-an de februaro 1897) estis itala fizikisto kaj elektroinĝeniero, plej konata pro siaj studoj pri alterna kurento.

Galileo Ferraris
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1847 (1847-10-30)
en Livorno Ferraris
Morto 7-an de februaro 1897 (1897-02-07) (49-jaraĝa)
en Torino
Tombo Monumenta Tombejo de Torino Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio (1861–1897) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Torino Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto
politikisto
inventisto
electrotechnician (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Statuo de Galileo Ferraris

Biografio

redakti

Ferraris akiris bakalaŭrecon pri tekniko kaj fariĝis asistanto pri teknika fiziko je la Reĝa Itala Industria Muzeo. Ferraris sendepende esploris la rotacian magnetan kampon en 1885. (Tio estis tri jaroj post Nikola Tesla identigis la koncepton). Ferraris eksperimentis kun tipoj da nesinkronaj elektraj motoroj. La esploro rezultigis en la disvolvado de alternkurenta motoro. En 1888, Ferraris publikigis sian esploradon en letero al la Reĝa Akademio de Sciencoj en Torino (la sama jaro kiam Tesla akiris US patenton n-ro 381968).

En 1889, Ferraris laboris je la Itala Industria Instituto, lernejo pri elektrotekniko (la unua tiuspeca lernejo en Italio; poste absorbita en la Politeknikejo de Torino). En 1896, Ferraris aliĝis al la Itala Elektroteknika Asocio kaj fariĝis la unua nacia prezidanto de la organizo.

Laŭ Galileo Ferraris nomiĝis la Ferraris-nombrilo, elektromezurilo bazita sur la kirlokurenta principo . Ĉi tiu vastekonata energimetro estas facile rekonebla pro la horizonta rotacianta disko Ferraristurnilo .

Eksteraj ligiloj

redakti