Mariusz Pudzianowski

Mariusz Zbigniew Pudzianowski naskiĝis la 7-an de februaro 1977 en Biała Rawska, pola rugbeisto, profesiulo en la nova kategorio „strongman” (fortulo).

Mariusz Pudzianowski

La plej bona fortulo en la historio de ĉi tiu sporto. Okfoja Majstro de Pollando, sesfoja Majstro de Eŭropo, kvinfoja Majstro de la Mondo. Kiel profesia fortulo ekde 1999 atingis grandiozan popularecon en Pollando kaj eksterlande. La unua kaj ĝis nun unusola polo, kiu atingis la titolon de Plejforta Homo de la Mondo venkante usonanojn kaj okcidenteŭropanojn.

En 2000 pro interbatado li estis kondamnita al malliberejo, kie li pasigis 19 monatojn. En 2008 li bakalaŭriĝis en Socia Altlernejo de Entreprenado kaj Mastrumado en Lodzo per la diplomverko Organiza kulturo en sporta merkatado en la mondo. Li posedas preskaŭ idealajn antaŭpretojn fizikajn kaj psikajn por la nova sporto. Danke al rugbeo li estas rapida kaj entute ekstreme batalema ĝis la fino.

Sian plej grandan rivalon li konsideras la litovon Žydrūnas Savickas kaj la usonanon Derek Pundstone kaj sian malvenkon flanke de alia usonano Phil Pfister. Februare 2009 en la Kvina Duelo de Gigantoj li damaĝis sian bicepson. Post operacio li rekomencis la trejnadon sed ankoraŭ ne atingis pintan formon. Fini sian karieron li planas en 2011 por establi en Pollando teamon de la plej bonaj fortuloj en la mondo.

Eksteraj ligiloj redakti