Corazón Aquino

Corazón Aquino ([koraDZON aKIno] ; naskiĝis la 25-an de januaro 1933 en Paniki (Tarlako), mortis la 1-an de aŭgusto 2009 en Makati; vera nomo Maria Corazon Sumulong Cojuangco) estis filipina politikisto.

Corazón Aquino
Corazón Aquino en 1986
Corazón Aquino en 1986
Persona informo
PlumnomoCorazón Aquino
Vera nomoMaria Corazon Sumulong Cojuangco
Dato de naskiĝo25-a de januaro 1933
NaskiĝlokoPaniki (Tarlako)
Dato de morto1-a de aŭgusto 2009
MortolokoMakati
Mortokialokojlorektuma kancero [+]
Aĝo je morto76
Okupoj kaj profesioj
Okupopolitikisto
Geografio
ŜtatoFilipinoj
Familio
EdzoBenigno Aquino Jr. [+]
InfanoBenigno Aquino la 3-a, Kris Aquino, Ballsy Aquino-Cruz, Pinky Aquino-Abellada, Viel Aquino-Dee [+]
FratoJosephine C. Reyes, Jose Cojuangco, Jr. [+]
PatroJosé Cojuangco [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoRamon Magsaysay Award, Grand Cordon of the Supreme Order of the Chrysanthemum, Persono de la jaro, Fulbright Prize, Mondcivitaneca Premio, Order of Sikatuna, Knight Grand Cross of the Order of Merit of the Italian Republic, Granda Kruco de la Honora Legio, Grand Cross of the National Order of Merit, Order of the Liberator General San Martín, Nishan-e-Pakistan, Order of the White Elephant, Knight Grand Cross with Collar of the Order of Merit of the Italian Republic, honorary doctor of the University of Hong Kong [+]
Retpaĝohttp://www.coryaquino.ph [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Pli konata sub la kromnomo de Cory Aquino, ŝi estis la 11-a prezidentino de Filipinoj de 25-a de februaro 1986 ĝis 30-a de junio 1992.

En 1955, ŝi edziniĝis kun Benigno Aquino Jr post lia elekto kiel urbestro de Concepcion. Gvidanto de la opozicio kontraŭ Ferdinand Marcos, Benigno Aquino estis arestita kaj ekzilita en Usonon. La 31-a de aŭgusto 1983, reveninte en Filipinojn, li estis murdita tuj kiam li eliris el la aviadilo.

Poste tio, dum du jaroj, La filipina opozicio kaj la popola movado instigis Corazón Aquino, por ke ŝi fariĝu, eĉ simbole, gvidantino de la opozicio. Ŝi kandidatiĝis al la prezidenta balotado de 7-a de februaro 1986.

Kvankam Ferdinand Marcos asertis sin venkinto, la balotado suferis tiom da fraŭdoj, ke la popolo rifuzis la rezulton: senperforta manifestacio arigis pli da miliono da homoj.

La filipina armeo, estrata de la generalo Fidel Ramos restis neŭtrala, la prezidento Ferdinand Marcos estis trudita ekziliĝi.

Iĝinte prezidentino, Corazón Aquino adoptigis novan konstitucion en 1987. Pluraj provoj de armea puĉo okazis, kiuj malsukcesis danke al la apogo kiun la generalo Fidel Ramos alportis al la nova regado.

La 30-a de junio 1992, ŝi ne prezentis sin al la prezidenta balotado. Fidel Ramos iĝis ŝia posteulo.

La 1-a de aŭgusto 2009 ŝi mortis pro halto de koro, sekve al kancero de la intesto.

Antaŭe:Prezidento de FilipinojPoste:
Ferdinand Marcos1986 - 1992Fidel Ramos