Kurilaj insuloj

insularo en nordorienta Azio, regata de Rusio

Kurilaj insuloj (Kuriloj; japane: Ĉiŝima) estas aro de aziaj insuloj en limo de la Oĥotska Maro. Ili apartenas al Rusio.

Kurilaj insuloj
Situo de la Kurilaj insuloj inter Hokkaidō kaj Kamĉatko
Situo de la Kurilaj insuloj inter Hokkaidō kaj Kamĉatko
insularo • pridisputata teritorio
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 47° 0′ N, 152° 0′ O (mapo)47152Koordinatoj: 47° 0′ N, 152° 0′ O (mapo) f1
Kurilaj insuloj (Rusio)
Kurilaj insuloj (Rusio)
DEC
Kurilaj insuloj
Kurilaj insuloj

Map

Nombro de insuloj 40
Ĉefa insulo Iturup
Tuta areo 10 355,61 km²f1
Loĝantoj 18 730 (2009) f2
La Kurilaj insuloj, Saĥaleno (maldekstre), Hokkaidō (maldekstre malsupre) kaj Kamĉatko (dekstre supre) (NASA-Satelita foto)
La Kurilaj insuloj, Saĥaleno (maldekstre), Hokkaidō (maldekstre malsupre) kaj Kamĉatko (dekstre supre)
(NASA-Satelita foto)
vdr
Mapo de Kurilaj insuloj

La sola industrio en la insuloj estas fiŝkaptado.

Japanio pretendas ekposedi la plej sudajn kvar insulojn el la insularo: Ŝikotano, Iturupo, Kunaŝiro kaj grupo de insuletoj Habomai.

La 8-an de aŭgusto 1945 Sovetio deklaris militon al Japanio kaj okupis tutan Saĥalenon kaj la Kurilojn. En la Traktato de San-Francisko (1952) Japanio rezignis la suverenecon pri Saĥaleno kaj granda parto de la Kuriloj.

Problemo de sudaj Kuriloj ("Nordaj Teritorioj", kiel ili estas nomataj en Japanio) restas la plej granda problemo en rilatoj de Rusio kaj Japanio.

Vidu ankaŭ redakti