Taroko
Por aliaj uzoj de la termino, vidu Taroko (kartoj).
taroko | ||
---|---|---|
Taroko estas malnovdevena kartludo ludata de kvar ludantoj. Tamen, ekzistas versioj por tri kaj por kvin ludantoj. Pluraj formoj da tarokokartoj kaj ludoj ekzistas en Italio, Germanio, Franĉ-Konteo, kaj ĝi disvastiĝis antaŭnelonge en tuta Francio. Ĝi uzas malnovdevenajn kartojn, kies plej malnova formo estis en Venecio dum 14-a jarcento, eble eĉ pli antaŭe, kaj kiuj, ĉefe per la figuroj de la tiel nomita "Marsejla taroko", estas ankaŭ tre uzata de Ciganoj kaj aliuloj por antaŭdiri estontecon.
La kartoj
redaktiLa taroka ludkartaro konsistas el 78 kartoj:
- 4 emblemoj (piko, kero, karoo, trefo) kaj 14 rangoj: Reĝo, Damo, Kavaliro, Fanto, 10, 9, 8, 7, 6, 5, 4, 3, 2, 1, (do sume 4×14 = 56 kartoj)
- 21 atutoj (la atuto unu nomiĝas la malgrando)
- La senkulpigo (ankaŭ nomata la bufono aŭ la ĵokero)
La dudekunuo, la malgrando, kaj la senkulpigo estas la tri udleroj. La strategio sin organizas ĉirkaŭ ĉi tiuj tri kartoj, ĉar se oni havas la tri, oni bezonas ricevi nur 36 poentojn por venki, kun du, oni bezonas 41 poentojn, kun unu, 51 poentojn, kaj kun neniu udlero, 56.
La kartoj estas pli longaj ol ordinaraj kartoj (plej ofte 61×112 mm). La kartoj unue disdonataj al ĉiu ludanto nombras 18 (foje eĉ pli), do la longo faciligas la mantenon.
La valoro de ĉiu karto
redakti- Udlero: 4½ poentoj
- Reĝo: 4½ poentoj
- Damo: 3½ poentoj
- Kavaliro: 2½ poentoj
- Fanto: 1½ poentoj
- Ĉiuj aliaj kartoj: ½ poentoj
Fakte oni kalkulas duope (ekzemple: 1 Damo + 1 ordinara karto = 4 poentoj).
La tuta kartaro valoras 91 poentojn.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- en/it: Tarot Museum - Contemporary art and tradition!
- en: prezento de diversaj naciaj formoj
- fr: elŝutebla programo por ludi tarokon kontraŭ komputilon Arkivigite je 2004-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- fr: strategiaj ludkonsiloj
- en: historio de tarokoj
- fr: refaro de la historia "Marsejla Taroko" (france)[rompita ligilo]
- Taroko Sarry, 48 arcana major
- Tarot Museum Arkivigite je 2006-06-16 per la retarkivo Wayback Machine