Sven Hedin

sveda geografo, fotisto, malkovristo kaj verkisto

Sven Anders HEDIN (naskita la 19-an de februaro 1865 en Stokholmo, mortinta samloke la 26-an de novembro 1952) estis sveda geografo, fotisto, malkovristo kaj verkisto, kiu ankaŭ ilustris proprajn verkojn.

Sven Hedin
seat 6 of the Swedish Academy
Sven Hedin 01.jpg
COA sv Sven Hedin.png
Persona informo
Sven Anders Hedin
Naskiĝo 19-an de februaro 1865 (1865-02-19)
en paroĥo Klara en Stokholmo
Morto 26-an de novembro 1952 (1952-11-26) (87-jara)
en Kungsholms parish
Tombo Adolf Fredrik Church cemetery [#]
Lingvoj svedatibeta [#]
Ŝtataneco Svedio [#]
Alma mater Universitato de UpsaloUniversitato de StokholmoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleHumboldt-Universitato en Berlino [#]
Subskribo Sven Hedin
Familio
Patro Abraham Ludvig Hedin [#]
Patrino Anna Sofia Carolina Berlin [#]
Gefratoj Alma Hedin • Emma Hedin • Gerda Hedin • Clara Hedin [#]
Edz(in)o
Profesio
Okupo esploristo • geopolitikisto • geografoilustristo • politikologo • verkisto • verkisto de nefikcio • sciencisto-esploristo • politikistogeologo • natursciencisto • fotisto [#]
Laborkampo geografio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aliaj formoj de lia nomo estas Sven Hedin, Sven Gedin, Ssu-wên Ho-ting, Ssu-wen Hao-ting.

Hedin faris kvar ekspediciojn al centra Azio kaj malkovris la Transhimalajan Montaron, la fontojn de la riveroj Bramaputro kaj Induso, lagon Lop-Nor kaj restaĵojn de la Granda Ĉina Muro.

Sven Hedin iĝis nobelo en 1902 – li estas la lasta persono en Svedio kiu ricevis tiun honoron. Ekde 1913 li estis membro de la Sveda Akademio.