Louis Hector Berlioz
Louis Hector BERLIOZ (naskiĝis la 7-an de februaro 1803 en La Côte-Saint-André, mortis la 8-an de marto 1869 en Parizo) estis franca romantika komponisto, konata pro sia Fantazia Simfonio (1830) kaj pro sia Rekviemo (1837).
Louis Hector Berlioz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Louis-Hector Berlioz |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1803 en La Côte-Saint-André |
Morto | 8-an de marto 1869 (65-jara) en Parizo |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Conservatoire de Paris |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Louis Berlioz |
Edz(in)o | Harriet Smithson |
Okupo | |
Okupo | komponisto de klasika muziko • ĵurnalisto • dirigento • verkisto • aŭtobiografo • muzikkritikisto • libretisto • virtuozo • bibliotekisto • aŭtoro • komponisto |
Verkoj | Requiem Romeo kaj Julieta Simfonio Fantasta La Damno de Faŭsto La Trojanoj La Roma Karnavalo La Noktoj de Somero |

Li pasigis dek ok jarojn en sia naskiĝloko La Côte-Saint-André (kantono Isère), kaj poste li translokiĝis al Parizo celante iĝi kuracisto, same kiel lia patro. Tamen, en 1822 li komencis studi muzikon, kaj en 1826 li iĝis lernanto de la fama Konservatorio de Parizo.
Li konis aktorinon irlandan, kiu rolis Ofelian en la verko Hamlet de Ŝekspiro, kaj arde enamiĝis al ŝi kaj al la verkoj de la angla majstro. En 1830 li komponis la Simfonion Fantazian (partoj unua: Revoj kaj pasioj, dua: Balo, tria: Sceno en kampoj, kvara: Marŝo al mortiĝejo, kaj kvina: Sonĝo pri nokto sabata), sian plej faman verkon, kiun li subtitolis Epizodoj en vivo de artisto, kie oni volas vidi lian pasion por Harriet Smithson, irlanda-angla aktorino, kun kiu li edziĝis en 1833.
Eksteraj ligilojRedakti
- Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn tage) – serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto
- Hector Berlioz