Walenty Szwajcer (naskiĝis la 7-an de februaro 1907 en Piastowice (distrikto Wągrowiec), mortis la 2-an de junio 1994 en Biskupin (distrikto Żnin) – pola instruisto, malkovrinto de postrestaĵojn de antaŭhistoria setlejo de Luzacio-kulturo en Biskupin, apud Żnin. Komence lia nomo estis skribata "Schweitzer".

Walenty Szwajcer
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1907 (1907-02-07)
en Piastowice, Greater Poland Voivodeship
Morto 2-an de junio 1994 (1994-06-02) (87-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Vivo redakti

En 1928 li finis instruistan seminarion en Wągrowiec. Laboris en lernejoj de la distrikto Żnin kaj aktivis ĉe organizaĵo Asocio de Pola Instruistaro. En 1932 dum tempo de granda krizo devis translokiĝi al lernejo en Biskupin.

En 1932 dum promeno sur duoninsulon de la Biskupin-lago li rimarkis fragmentojn de ceramikaĵo kaj elstarantajn de la akvo lignajn fostojn. Printempe de la sama jaro oni pliprofundigis riveron Gąsawka (maldekstra alfluejo de Noteć) trafluantan la lagon, pro kio la akvonivelo malaltiĝis je dekkelkaj centimetroj, malkovrante objektojn. Szwajcer komencis kolekti restaĵojn por ilin priskribi kaj publikigi informojn pri la malkovro. Kiam printempe 1933 posedanto de la kampo, kie estis ektrovaĵo komencis detrui fostojn kaj kolekti bronzajn objektojn por ilin vendi la instruisto decidis sciigi regopovojn. Tamen kuratorejo kaj kultur-centro en la distrikto ne montris intereson pri la malkovro. Szwajcer akiris adreson de profesoro Józef Kostrzewski, kiu decidis komenci esplorojn ankoraŭ la saman jaron.

Malkovritaj de Szwajcer restaĵoj montriĝis postrestaĵoj de defenda setlejo el la bronzepoko apartenanta al t.n. kulturo de Luzacio, ekestinta en la 8-a jarcento antaŭ Kristo. Nuntempe en la loko de la trovaĵo estas arkeologia muzeo. Pro la malkovro Szwajcer ricevis Oran Merit-Krucon el la manoj de prezidento Ignacy Mościcki, Kavaliran Krucon kaj Oficiran Krucon de la Ordeno Polonia Restituta. Lia tombo troviĝas en la tombejo de apuda Wenecja (distrikto Żnin).

Bibliografio redakti

  • Żnińskie Zeszyty Historyczne (Historiaj Kajeroj de Żnin), Pałuki, loka semajnrevuo, Żnin, Wydawnictwo „Wulkan” (Eldonejo "Wuklan"), 1991-1994
  • Tygodnik Nowy, www.tygodniknowy.pl Nova Semajnrevuo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti