Charles de Foucauld
Charles Eugène de Foucauld de Pontbriand (naskiĝis en Strasburgo, la 15-an de septembro 1858; mortis en Tamanrasset la 1-an de decembro 1916) estis franca oficiro kiu decidis iĝi ermito. Li vivis en la alĝera dezerto. Tie li estis lingvisto, ĉar li studas lingvon kaj kulturon de la tuaregoj.
Li ne havis kristanan kredon dum sia junaĝo. En 1883, post sia milita formacio en Saint-Cyr-l'École li iĝis kavaleriooficiro en la franca armeo fariĝinta esploristo kaj geografo. Sed kiam li volis koni la religion, li komencis kredi forte. Li aliĝis al la trapistoj en 1901. Li iris al alĝeria dezerto, kie li vivos preĝante. La 1-an de decembro 1916 li estas murdita ĉe la pordo de sia ermitejo en Ahaggar.
Li estis kanonizita la 15-an de majo 2022 fare de la papo Francisko.