Thomas Keating

Thomas Aquinas KEATING (naskiĝinta la 7-an de marto 1923 en Novjorko, mortinta la 25-an de oktobro 2018 en Spencer/Masaĉuseco) estis usona trapisto kaj kunfondinto de la kontemplada t.n. Centriĝa preĝado (Centering prayer).

Thomas Keating
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1923 (1923-03-07)
en Nov-Jorko
Morto 25-an de oktobro 2018 (2018-10-25) (95-jaraĝa)
en Spencer
Mortokialo spirhalto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Deerfield Academy
Okupo
Okupo verkisto • katolika sacerdoto
vdr
abato kaj preĝadgrupgvidanto Thomas Keating (2012)

Vivo redakti

 
Silento estas la Dia lingvo kaj ĉio alia nur malbona traduko! - frazo de Keating

Thomas Keating studis post frekvento de la akademio en la masaĉuseca Deerfield filozofion kaj teologion ĉe Universitato Yale kaj Universitato de Fordham. En decembro 1943 li finis studi kaj eniris en januaro 1944 en Valley Falls je Rod-Insulo la konventon de la trapistoj. En 1958 li iĝis prioro de la Klostro Sankta Benedikto en Snowmass/Koloradio kaj en 1961 abato ĉe Jozefo-klostro de la masaĉuseca komunumo Spencer. Post malekdeĵoro abata ee 1981 li reiris al Snowmass kie li praktikas novan formon de edifaj tagoj kun fokuso je kontemplada centriĝa preĝado.

Li troviĝis inter la pioniroj de la menciita kontemplada preĝado: ĝi estiĝis en 1975 en Jozefo-abatejo. La aliaj estis la cistercianoj William Meninger kaj Basil Pennington. Estis proponinta tian metodon unue patro Keating. William Meninger komencis per metodo baziĝanta sur la 14-jarcenta spirita klasikaĵo The Cloud of Unknowing. Temas pri preĝado en nubo (t.e. de nescio); ĝi instruitis al pastroj dum meditadaj tagoj. Basil Pennington estis la unua persono kiu iniciis laikulojn de Konektikuto kiuj mem proponis nomi la tuton Centering prayer, laŭvorte centriĝan preĝadon. Tamen Thomas Merton jam antaŭe estis uzanta tiun ĉi terminon.

En 1984 fondis Thomas Keating kune kun Gustave Reininger kaj Edward Bednar internacian ekumenisman retaron nome Contemplative Outreach Ltd. kies tasko estu la disvastigi tiun ĉi praktikon kaj lectio divina. Ĉio en si jam radikas en kristana tradicio. La citita organizo ofertas helpon al fideluloj malfermitaj je kontemplado. Keating publikigis 28 librojn, el kiuj multaj temas pri preĝado.

En 2014 aperis la dokumentada filmo Thomas Keating: A Rising Tide of Silence. Keating estis krome prezidanto de Monastic Interreligious Dialogue kaj deTemple of Understanding.

Li vivis ĝis marto 2018 je Benedikto-klostro de Snowmass/Koloradio; morto lia estis en Jozefo-abatejo en Spencer, Masaĉuceo.

Verkaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti