La Nubo de Nescio (angle: The Cloud of Unknowing) estas la titolo de skribaĵo pro mistikisma vojo estiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1390 en Anglujo en meza angla lingvo. Pro anomineco de ĝia verkinto fakuloj parolas pri Cloud-aŭtoro. Konata praktikanto kaj varbanto de ideoj de la verko estis ekz. la usona trapisto Thomas Keating.

The Cloude of Unknowyng
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo meza angla lingvo
Eldonado
Ĝenro kristana mistikismo
vdr

Enhavo redakti

Centra biblia bildo nomdoninta estas nubo ĉe la pinto de Sinajo kio ebligis Moseln sperti Dion (Eli 16,10). Tio ankaŭ difinas la centran enhavon: la spirita unuiĝo de la homoj kun Dio dum kio la homoj povas transpaŝi racion kaj ekkoni Dion neracie.

La instruo de la Cloud-aŭtoro havas psiĥologiajn detalojn kiuj - malgraŭ ilia origino kristana - similas al aziaj kontempladaj formoj, aparte al Zeno. Ĉar la remalkovro de la mezepoka skribaĵo faritis fare de pli-malpli grandaj simpatiantoj de budhismo akraj kontroversiaj disputoj neniam ĉesis (en Germanlingvio aparte de Willi Massa, Willigis Jäger kaj Hans Urs von Balthasar).

Aŭtoro kaj verkaro redakti

Laŭ mezepoka kutimo la identeco de la verkinto ne gravis sed kelkaj faktoj faciligas partan identigon: temas certe pri sperta animzorganto kiu petitis de kelkaj homoj helpi en spirita akompanado. Temas ankaŭ pri klerita persono ĉar en la menciita verko enmiksitajn ideojn de Kasiano, Aŭgusteno de Hipono, Gregorio la Granda, Anselmo de Canterbury, Bernardo de Clairvaux, Hugo de Sankta Viktoro, Rikardo de Sankta Viktoro kaj Tomaso de Sankta Viktoro, de la kartuziano Hugo de Balma, Bonaventura, Tomaso de Akvino k.a. Tio konkludigis la fakularon ke temis pri kartuziano kies tasko estis verki edifan lernolibron kaj por junaj ordenanoj kaj por kleraj laikuloj; li verŝajne vivis en Beauval-kartuzio en Jorkŝiro.

Kvankam temas pri la plej konata verko de la Cloud-aŭtoro ne neglektiĝu aliaj skribaĵoj.[1]

  • The Book of Privy Counsel: mistikismo por progresantoj
  • Epistle of Prayer: enkonduko en preĝadteologion kiu klarigas ke komence malfortaj semoj je preĝado povas kreski en la homaj koroj ĝis la limo de mistikismo
  • Epistle of Discretion of Stirrings: gvidilo por homoj pripensantaj profesian karieron por trovi ĉu en ili estus vokiĝo je mistikismo

La jenaj du estas taŭgigitaj tradukoj de latinaĵoj:

  • Denis Hid Divinity: traduko de Mystica Theologia de Pseŭdo-Dionizio la Areopagano.
  • Study of Wisdom, malplilongigita traduko de Benjamin Minor de Rikardo de Sankta Viktoro.[2]

Alia skribaĵo evidente falsa ja rajtas interpretiĝi kune kun aliaj tekstoj de la Cloud-aŭtoro pro ĝia granda simileco kvalita, nome

  • A Treatise of the Discretion of Spirits. Temas pri parafrazo de du predikoj de Sankta Bernardo de Clairvaux pri la demando kiuj pensoj kaj intuicioj povas pozitive antaŭenigi la homon psike kaj spririte.

Teologia enhavo redakti

Oni povus resumi la tuton jene: nur post radika retiriĝo de la mondo dum kontemplado eblas por oni kompleta pleniĝo per Dio. Oni devus kovri sin kvazaŭ per nubo de nescio. Post atingo de superaj sferoj oni vidas ke Dio ne estas determinebla objekto kiun intelekto (intellectus) povus kompreni: por tio oni bezonas ekstazan volopovon (affectus). Per plia kaj plia supreniro la homo, super racio ene de nubo de nescio, ja povus atingi Dion scie.

Tiu ĉi baza penso kvine pliprofundigatas:

  • psikologie: La Cloud-aŭtoro donas konsilojn kiel formovi ĝenantajn pensojn dum preĝado.
  • ontologie: La Cloud-aŭtoro provas montri suprenireblecon de la spirito den la direkto de Dio post klarigo de la propra esto. La homoj fontas el la dia esto-origino (danke al senĉesa kreado, creatio continua); kiam la preĝanto spirite sekvas la propran ekziston ĝis la dia esto-fonto, li povus treniĝi spirite (ne este!) en la triunuan econ de Dio. Per tio eblus unuiĝo kun Dio.
  • kristologie: Kontemplado estas imitado de Jesuo Kristo, ĉar ankaŭ Li iam perdis ĉiujn vestaĵojn kaj devis eniri la obskuron de la krucumado. La kontemplademulo nudigatas post demeto de teraj pensoj kaj eniro en la preĝadan malhelon.
  • eskatologie: Restante en la nubo de nescio la homo troviĝas en mistikisma purgatorio kaj preparatas je mistikisma unuiĝo.
  • erotike: kiel en la Alta Kanto de Salomono, kie la edzino edzinigitis al edzo, la preĝanto edzigatas al Dio.

Literaturo redakti

  • Phyllis Hodgson (eld.): The Cloud of Unknowing and Related Treatises (Analecta Cartusiana 3), Salzburg 1982.
  • Zoran Perowanowitsch (eld.): Die Wolke des Nichtwissens. Folge der Liebesregung deines Herzens. Ein christlicher Meditationsweg. Kitesh Verlag, Sölden 2022, ISBN 978-3-9805894-9-9
  • Wolfgang Riehle: Das Buch von der mystischen Kontemplation genannt 'Die Wolke des Nichtwissens', worin die Seele sich mit Gott vereint, (=Christliche Meister, 8) kvina eldono, Johannes-Verlag Einsiedeln, Freiburg (Breisgau) 1995| ISBN= 3-89411-292-1
  • Johnston, William: The Mysticism of the Cloud of Unknowing. Anthony Clarke, Wheathampstead 1987, ISBN 0-85650-048-8
  • Karl-Heinz Steinmetz: Mystische Erfahrung und mystisches Wissen in den mittelenglischen Cloudtexten (=Veröffentlichung des Grabmann-Instituts, 50), Berlin 2005.
  • Franz Wöhrer: "Cloud of Unknowing". Ĉe: Peter Dinzelbacher (eld.): Wörterbuch der Mystik (=Kröners Taschenausgabe, 456). Kröner, Stuttgart 1989, ISBN 3-520-45601-X, p. 92–93

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. George A. Maloney, antaŭparolo al: The Pursuit of Wisdom and Other Works, by the Author of The Cloud of Unknowing, eldonis James Walsh. Paulist Press, Mahwah 1988.
  2. Kp.: Ronald C. Finucane ĉe Church History, jarkolekto 59 (1990), p. 546–547.