Erik VARDEN (naskiĝinta la 13-an de majo 1974 en Sarpsborg) estas norvega romkatolika ordenanimzorganto kaj prelato de la teritoria prelatujo de Trondheim.

Erik Varden
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1974 (1974-05-13) (49-jaraĝa)
en Sarpsborg
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater UWC Atlantic College • Kolegio Magdaleno • St John's College • Pontifika Ateneo Sankta Anselmo
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
TTT
Retejo https://coramfratribus.com
vdr
blazono episkopa de Erik Varden

Vivo redakti

Erik Varden frekventis inter 1990 kaj 1992 la lernejon Atlantic College en Suda Kambrio.[1] En 1993 li konvertiĝis je katolikismo.[2] Fininte siajn filozofiajn kaj teologiajn studojn je Kembriĝo li doktoriĝis danke al disertaĵdefendo pri Pierre de Bérulle. Post pliaj studoj pri orientaj eklezioj li akiris licencon ĉe la Pontifika Orienta Instituto en Romo. En la 20.4.2002 li aniĝis al la ordeno de la trapistoj je la Monaĥejo Mount St. Bernard en Leicestershire. En la 6.10.2007 li faris la duan religian voton. En la 16.7.2011 li ordinitis pastro fare de lia episkopa moŝto Malcolm McMahon; ordinacio diakona estis farita ankaŭ de li en la 9.9.2010.[3]

Post sacerdotiĝo li instruis ĉe la benediktana altlernejo Ateneo Sankta Anselmo en Romo. Paralele li deĵoris en la skandinavia sekcio de Radio Vatikana. Post reveno Anglujon en la 2013-a jaro li transprenis provizore la gvidadon de la ununura trapista abatejo kies abato li iĝis en 2015 post elekto.

En la 1.10.2019 li nomumitis fare de papo Francisko prelato de la teritoria prelato de Trondheim. Konsekro episkopa planite por la 4.1.2020 pro sanecaj kialoj prokrastotis.[4][5] Konsekriĝo faritis fare de Bernt Ivar Eidsvig en la 3.102020 helpite de Berislav Grgić kaj Czeslaw Kozon.

Skribaĵoj redakti

Weblinks redakti

Notoj redakti