Leĝismo

ĉina filozofia skolo, pri la fokusiĝo de la povo de la ŝtato por ordo, sekureco kaj stabileco, fondita en la 4a jarcento a.K.

Leĝismo (chino 法家 pinyin fǎjiā) estas ĉina filozofia skolo opozicianta al Konfuceismo. Ĝiaj ĉefaj reprezentantoj estis Ŝang Ĝang, Han Fei kaj Ksun Kuang, inter la 5-a kaj la 3-a jarcentoj a.K. Iliaj filozofiaj teorioj reprezentis la interesojn de la terposedantoj. Ili havis materiismajn mondokoncepton, kio estis spegulita en la esprimo: "La homo venkas la ĉielon (tian)", per kio ĝi opoziciis klare al Konfuceismo. Ili defendis ankaŭ la regadon pere de leĝoj kio same klare opoziciis al la regado pere de la ritaro propra de la konfuceistoj. De tie devenas la nomo de la skolo.

Bibliografio redakti

  • Fu, Zhengyuan (1996), China's Legalists: The Earliest Totalitarians and Their Art of Ruling, M.E. Sharpe, ISBN 978-1-56324-779-8.
  • Qin Hui. 《传统十论》 [Dek eksponoj pri tradicio]. 2004. (en ĉina). Australian Centre on China and the World. The China Story "Qin Hui 秦晖".