Béla Böszörményi-Nagy

Béla Böszörményi-Nagy [bosormEnji-nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Böszörményi-Nagy Béla estis hungardevena usonano, pianisto, altlerneja instruisto.

Béla Böszörményi-Nagy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1912 (1912-04-09)
en Sátoraljaújhely
Morto 6-an de januaro 1990 (1990-01-06) (77-jaraĝa)
en Bostono
Mortokialo ezofaga kancero
Ŝtataneco HungarioCislajtioUsono
Alma mater Muzikakademio Franz LisztScienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo pianisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Béla Böszörményi-Nagy [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1912 en Sátoraljaújhely, li mortis la 6-an de januaro 1990 en Bostono (estas ankaŭ aliaj datenoj pri la mortotago!).

Biografio redakti

Béla Böszörményi-Nagy akiris filozofian kaj pianistan diplomojn en Scienca Universitato Ferenc József respektive en Muzikakademio de Budapeŝto en 1937. Inter 1935-1937 li studis helpe de stipendio. Liaj plej gravaj muzikinstruistoj estis Imre Keéri-Szántó, Leó Weiner, Zoltán Kodály kaj Ernő Dohnányi. Post ambaŭ diplomoj li ekinstruis en la Muzikakademio, samtempe li koncertis krom Hungario ekzemple en Amsterdamo, Berlino, Vieno, Helsinko, Varsovio. Post la 2-a mondmilito li estis nomumita katedrestro, sed en 1948 li migris al Kanado, respektive al Usono. Li instruis en Universitatoj de Toronto (1948–1953), de Bloomington (1953–1962), de Bostono (1962–1974), de Norda Karolino (1974–1978), de Vaŝingtono (1978–1989). En Bloomington li renkontiĝis kun Ede Zathureczky, ili faris komunan koncerton en Novjorko en 1958. Ekde la 1970-aj jaroj li ofte revizitis Hungarion. Li havis edzinon.

Repertuaroj redakti

Verkoj de Johann Sebastian Bach, Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, Beethoven, Franz Schubert, Frédéric Chopin, Johannes Brahms, Claude Debussy, Maurice Ravel, Béla Bartók, Zoltán Kodály, Pierre Boulez, Karlheinz Stockhausen.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti