Karlheinz Stockhausen

Karlheinz Stockhausen (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1928 en Kerpen-Mödrath (Germanio) - mortis la 5-an de decembro 2007 en Kürten-Kettenberg) estis germana muzikkomponisto, unu el la plej elstaraj novismuloj kaj samtempe la plej konfliktaj personoj de la muziko de la 20-a jarcento, famiĝinta precipe pro siaj eksperimentoj en elektronika muziko kaj sistemo de "kontrolita hazardo" en seria muziko. Kadre de muzikoterapio li estas aprezata precipe kiel supozeble la unua eŭropano, kiu ellernis teknikon de t.n. supratona kantado, devenanta de Tuvio kaj Tibeto, kaj kiu grave kontribuis al ĝia disvastiĝo en Eŭropo.

Karlheinz Stockhausen
Germana muzikkomponisto
Germana muzikkomponisto
Persona informo
Naskiĝo 9-a de junio 1928
en Kerpen-Mödrath, Nordrejn-Vestfalio, Germanio
Morto 5-a de decembro 2007
en Kürten, Nordrejn-Vestfalio, Germanio
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Waldfriedhof Kürten
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioNazia Germanio
Alma mater Bonna universitato • Hochschule für Musik und Tanz Köln
Familio
Patro Simon Stockhausen
Patrino Gertrud Stockhausen
Edz(in)o Doris Stockhausen • Mary Bauermeister
Infanoj Suja Stockhausen • Christel Stockhausen • Markus Stockhausen • Majella Stockhausen • Julika Stockhausen • Simon Stockhausen
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • universitata instruisto • muzikisto
Verkoj Mixtur
Jubilee
Momente
Solo
Licht
Klang
TTT
Retejo http://www.karlheinzstockhausen.org
vdr

Biografio redakti

De 1947 al 1951 li studis pianon kaj muzikan pedagogion en la Supera Muziklernejo de Kolonjo, kaj ankaŭ germanistikon, filozofion kaj muzikologion, en la samurba universitato. En 1952 li studis ritmon kaj muzikestetikon kun Olivier Messiaen en Parizo, kaj partoprenis en la grupon de Konkreta Muziko de Radio Franca, farante sintezon de sonoj per elektroniko surbaze de sinusondoj.

Ekde 1953 li laboris en la ateliero de elektronika muziko de Radio WDR en Kolonjo, kie en 1963 li fariĝis arta direktoro. Inter 1953 kaj 1956, samtempe kun siaj komponada kaj esplorada laboroj en tiu sonateliro, li partoprenis seminarion pri fonetiko kaj komunikteorio kun profesoro Werner Meyer-Eppler, en la Universitato de Bonn. Post 1958 li vojaĝis al pluraj landoj, foje kiel preleganto, foje kiel reĝisoro de orkestro aŭ de etaj ensembloj. Ekde 1963 li instruis en "Internaciaj Dumsomeraj Kursoj pri Nova Muziko", en Darmstadt. En 1963 li fondis fondis "Kursojn pri Nova Muziko" en Kolonjo, kiujn li direktis ĝis 1968. En 1965, la Universitato de Pensilvanio lin invitis kiel profesoro pri komponado. En 1966 li laboris en Tokio por la japana dissenda korporacio NHK. En 1966 k. 1967 li estis invitita profesoro en la Universitato de Kalifornio, Davis.

Dum la internacia ekspozicio okazinta en Osaka (Japanio) en 1970, li ludis – akompanate fare de 20 muzikistoj alvenintaj el 5 landoj - proprajn verkojn, dum 183 tagoj po 5 ½ horoj ĉiutage en la germania paviliono.

En 1971 li estis profesoro pri komponado en la Supera Muziklernejo de Kolonjo.

Li havas multajn komponaĵojn, krom skriba verkaro publikigita, ekzemple fare de DuMont Schauberg de Kolonjo kaj fare de la Kompanio Theodore Presser Arkivigite je 2007-03-13 per la retarkivo Wayback Machine en Usono.

Kun li foje ludis sia filo, la trumpetisto Markus Stockhausen.

Verkaro redakti

  • Gesang der Jünglinge (1956) por sonbendo
  • Zeitmasze (1956) por kvinteto de lignaj blovinstrumentoj
  • Gruppen (1955-1957) por tri orkestroj
  • Kontakte (1959-1960) por sonbendo, piano k. frapinstrumentoj
  • Momente (1965) por soprano kaj ĥoro
  • Hymnen (1966) por sonbendo, solistoj k. orkestro
  • Stimmung (1968) por ses kantantoj
  • Aus Den Sieben Tagen (1968): Tekstoj por variaj spektakloj
  • Mantra (1971) por 2 pianoj k. elektronikaj muzikiloj
  • Donnerstag aus Licht (1977-1981)
  • Michaels Reise (1978) por trumpeto kaj orkestro
  • Jahreslauf (1977-1988) por tenoro, baso, orkestro k. sonbendo
  • Helikopter Streichquartett (1993) por kordinstrumenta kvarteto k. 4 helikopteroj
  • Hoch-Zeiten (2002) por ĥoro k. orkestro ludantaj samtempe en du apartaj salonoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Son-/videodosieroj redakti