Jenő Kramár

hungara-usona kuracisto kaj pediatro

Jenő Kramár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kramár Jenő estis hungara, poste usona pediatro do kuracisto pri infanoj kaj universitata profesoro.

Jenő Kramár
Persona informo
Naskonomo Kramár Jenő Lajos
Naskiĝo 21-an de septembro 1895 (1895-09-21)
en Budapeŝto
Morto 1-an de februaro 1981 (1981-02-01) (85-jaraĝa)
en Nov-Ĵerzejo
Ŝtataneco Hungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1920) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
pediatro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jenő Kramár naskiĝis la 21-an de septembro 1895 en Budapeŝto. Li mortis en 1981 en Bostono.

Biografio

redakti

Jenő Kramár batalis dum la 1-a mondmilito, tial li devis interrompi sian lernadon. Li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1920. Post siaj studoj li laboris en kliniko pri infanoj en Pécs, sed en la studjaro 1924 li esploris helpe de stipendio en Usono. Li estis nomumita privata profesoro en 1927 en Universitato Erzsébet, post 2 jaroj li iĝis ankaŭ vickatedrestro. Li estis nomumita eksterordinara profesoro en Universitato Ferenc József en 1931, post 4 jaroj jam publika ordinara profesoro. Li estis rektoro en la studjaro 1943. Post la 2-a mondmilito li migris al Usono, kie li estis katedrestro en Omaha (Nebrasko). Li pensiuliĝis en 1972.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Adatok a szamárköhögés klinikájához és bakteriológiájához (1924)
  • Zur Klinik des akuten Rheumatismus (1937)
  • Adatok a vérhas chemotherapiájához (1942)

Fontoj

redakti