Loving kontraŭ Virginio

Loving kontraŭ Virginio estis usona jura kazo en 1967. La supera kortumo deklaris leĝon de la ŝtato Virginio nekonstitucia. Temis pri rasa integreca leĝo de 1924, kiu malpermesis edzecon inter homoj de malsamaj rasoj.

permeso de edzeco inter homoj de malsamaj rasoj
  •  neniam estis malpermeso
  •  antaŭ 1887
  •  inter 1948 ĝis 1967
  •  en 1967 pro la jura kazo Loving kontraŭ Virginio
  • Malsamrasanoj Mildred Jeter and Richard Perry Loving loĝis en Virginio, kie ili ne rajtis geedziĝi, do ili iris al apuda Distrikto Kolumbio, kie tia edzeco laŭleĝis, tiam revenis al Virginio kiel edzino kaj edzo. Tie la geedzoj (kies angla familia nomo "Loving" ironie signifas "amantaj") estis arestitaj de la ŝtato Virginio, kiu kondamnis ilin, kaj ordonis ilin pasigi jaron en malliberejo. La ŝtato nuligis la malliberejan punon kondiĉe ke ili eliru la ŝtaton por 25 jaroj.

    La juĝisto Leon Bazile (eĥante rasan teorion de Johann Friedrich Blumenbach el la 18-a jarcento) proklamis ke

    Supera Dio kreis la rasojn blanka, nigra, flava, malaja kaj ruĝa, kaj li metis ilin sur malsamajn kontinentojn. Kaj krom pro la interfero kun lia aranĝo estus neniu kialo por tiaj edzecoj. La fakto ke li apartigis la rasojn montras ke li ne celis por la rasoj intermiksiĝi.

    La Loving-oj transloĝiĝis al Distrikto Kolumbio, kaj en 1963 ekprocesis por nuligi la kondamnon (argumente laŭ la 14-a amendo de la konstitucio usona), kaj la kazo finfine atingis la superan kortumon. Ĉiuj naŭ juĝistoj de la supera kortumo konsentis ke la virginia leĝo estis kontraŭ la konstitucio, kaj malakceptis la argumenton de Virginio ke la leĝo ne rasismas ĉar ĝi egale punas blankulojn kaj nigrulojn. En la decido, skribis la kortumo:

    Edzeco estas unu el la "bazaj civitaj rajtoj de homo," fundamenta al nia ekzisto kaj elteno.... Nei tiun fundamentan liberon laŭ tiom ne subtenebla bazo kiom rasa klasifiko en tiuj statutoj, klasifikoj tiom rekta subfosa al la principo de egaleco je la koro de la 14-a Amendo, certe senigas liberon al ĉiuj ŝtataj civitanoj sen justa jura procezo. La 14-a Amendo postulas ke la libero de elekto edziĝi ne estu limigita de malicaj rasaj diskriminacioj. Sub nia Konstitucio, la libero edziĝi, aŭ ne edziĝi, al persono de alia raso restas ĉe la individuo kaj ne rajtas esti limigita de la Ŝtato.

    Spite tion, tiaj leĝoj restis en la konstitucioj de pluraj usonaj ŝtatoj, ĝis 2000, kiam Alabamo estis la lasta forigi sian leĝon kontraŭ durasa edzeco.