Colin Powell

6 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 16 feb. 2019.

Colin Luther POWELL [kolin luter paŭel] (5-a de aprilo 1937 - 18-a de oktobro 2021) estis la 65-a usona ministro pri eksteraj aferoj (usonangle: Secretary of State). Li estis konfirmita je la 20-a de januaro 2001. Powell estis la plej altnivela nigrulo, kiu estis registara oficialulo en la historio de Usono, ĝis la elektiĝo de Barack Obama kiel ŝtatprezidanto en 2008. Li estis nomumita de George W. Bush je la 16-a de decembro 2000 kaj estis unuanime konfirmita de la Usona Senato. La prezidento akceptis lian rezignon je la 12-a de novembro 2004 (antaŭ la komenco de la dua periodo en ofico de BUSH), sed POWELL daŭros en ofico ĝis la konfirmo de sia sekvonto. POWELL ankaŭ servis kiel estro de la usona Konsilio pri nacia sekureco (1987 - 1989) kaj prezidanto de la usona stabestraro.

Colin Powell
Persona informo
Colin Powell
Naskonomo Colin Luther Powell
Naskiĝo 5-an de aprilo 1937 (1937-04-05)
en Nov-Jorko
Morto 18-an de oktobro 2021 (2021-10-18) (84-jaraĝa)
en Walter Reed Nacia Armea Medicina Centro
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per COVID-19 Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Etno afrik-usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Urba Kolegio de Nov-Jorko
Morris High School (en) Traduki
United States Army Command and General Staff College
Universitato George Washington
National War College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio (1995–2021) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Colin Powell
Familio
Edz(in)o Alma Powell (en) Traduki (1962–2021) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto
army officer (en) Traduki
diplomato
ministro pri eksteraj aferoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko, ekstera politiko, ministerio pri eksteraj aferoj kaj ŝtata sekureco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1958–2021 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Colin Luther Powell

La antaŭulo de Powell estis Madeleine Albright, la unua virino, kiu iam havis tiun oficon. Lia posteulo estas Condoleezza Rice, la dua virino en tiu ofico.

Powell je la 14-a de februaro 2003 prezentis al la Konsilio pri Sekureco de UNO pruvilojn, laŭ kiuj Irako amasigis amas-mortigajn batalilojn. Per tio la usona registaro celis motivi UNO-n aprobi militon kontraŭ Irako. La 9-an de septembro 2005 Powell, jam ne oficanta, en publika intervjuo deklaris, ke tiutempe li eraris kaj ke tiu eraro estas hontinda.