Madeleine Albright
Madeleine Jana Korbel ALBRIGHT[1] (naskiĝinta kiel Marie Jana KÖRBELOVÁ la 15-an de majo 1937 en Prago, Ĉeĥoslovakio[2][3]) estas usona politikisto kaj diplomato. Ŝi estis la unua virino, kiu fariĝis la usona Ministro pri Eksteraj Rilatoj. Ŝin nomumis por tiu ofico prezidento Bill Clinton je la 5-a de decembro 1996 kaj konfirmis la Senato sen kontraŭa voĉo. Ŝi enoficiĝis la 23-an de januaro 1997.
Madeleine Albright | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Marie Jana Körbelová |
Naskiĝo | 15-an de majo 1937 (83-jara) en Smíchov |
Lingvoj | angla lingvo |
Loĝloko | Purcellville |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Usono |
Alma mater | Wellesley College • Universitato Kolumbio • Johns Hopkins Universitato • School of International and Public Affairs, Columbia University • Paul H. Nitze School of Advanced International Studies |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Josef Korbel |
Patrino | Anna Spiegelova |
Edz(in)o | Joseph Medill Patterson Albright |
Okupo | |
Okupo | diplomato • politikisto • verkisto |
Albright nun servas kiel estrino de la konsulta firmao Albright Stonebridge Group kaj kiel profesoro ĉe Georgetown University. En majo 2012, prezidento Barack Obama aljuĝis al ŝi la Presidential Medal of Freedom.[4] Ministrino Albright servas ankaŭ kiel estrarano de la Council on Foreign Relations.[5]
Albright flue parolas la anglan, francan, rusan, kaj ĉeĥan lingvojn, kaj malpli flue la polan kaj serbkroatan.[6]
FontojRedakti
Bazita sur informoj en la angla kaj ĉeĥa Vikipedioj.
- ↑ Sciolino, Elaine, "WOMAN IN THE NEWS; Dukakis's Foreign Policy Adviser: Madeleine Jana Korbel Albright", New York Times, 1988-07-26. Kontrolita 2015-07-19.
- ↑ "Madeleine Albright Fast Facts", CNN, May 8, 2014. Kontrolita December 31, 2014.
- ↑ Roger Cohen. "Memory Goes to War", The New Republic. Kontrolita December 31, 2014.
- ↑ Cohen, Tom, "Albright, Dylan among recipients of Presidential Medal of Freedom", CNN, May 29, 2012.
- ↑ Board of Directors – Council on Foreign Relations. Council on Foreign Relations (2006-05-14). Arkivita el la originalo je 2010-11-03. Alirita 2009-06-01.
- ↑ Brockes, Emma, "Interview: Madeleine Albright", The Guardian, 2003-10-30.