Nacia Sekureca Konsilisto (Usono)

La Usona Nacia SekureckonsilistoKonsilisto pri Nacia Sekureco estas nomumita de la Prezidanto de Usono kaj servas en la Plenuma Oficejo de la Prezidanto. La sekureckonsilisto estas la plej proksima konsilisto de la prezidanto en aferoj de nacia sekureco . Ŝi aŭ li gvidas la kunlaborantaron ĉe la Usona Nacia Sekureckonsilio kaj partoprenas en la kunvenoj de la konsilio.

Prezidanto George Bush diskutas kun sia Nacia Sekureckonsilio en la Ovala Oficejo en 1991. Lia Nacia Sekureckonsilisto Brent Scowcroft estas la dua de dekstre en la foto.

Robert Cutler iĝis la unua Nacia Sekureckonsilisto en 1953 [1].

Vickonsilisto pri Nacia Sekureco redakti

La Deputito Nacia Sekureckonsilisto de Usono same estas membro de la Oficejo de la Plenuma Branĉo de la Prezidanto de Usono kaj de la Nacia Sekureckonsilio de Usono, servante sub la Nacia Sekureckonsilisto de la Prezidanto.

Inter aliaj respondecoj, la Vickonsilisto pri Nacia Sekureco ofte funkcias kiel la Administra Sekretario de la National Security Council Senior Forum, kaj kiel Prezidanto de la Nacia Sekureckonsilio-Deputitoj-Komisiono. La rolo varias laŭ la organiza filozofio kaj kunlaborantaro de ĉiu administraĵo de la Blanka Domo kaj ekzistas ofte multoblaj vic-nacisekurecaj konsilistoj asignitaj al malsamaj fokusareoj.

Referencoj redakti

  1. History of the National Security Council, 1947-1997. whitehouse.gov (August 1997). Arkivita el la originalo je February 22, 2010. Alirita September 5, 2008.

Eksteraj ligiloj redakti