D-ro Robert Micael GATES (naskiĝis 25-an de septembro 1943 en Wichita, Kansaso) estis konfirmita kiel la 22-a Usona Sekretario de Defendo je 6-a de decembro 2006, kaj komencis la oficon je 18-a de decembro. Antaŭe, Gates servis dum 26 jaroj en CIA kaj la Nacia Sekureca Konsilo, kaj sub prezidento George H. W. Bush kiel Direktoro de CIA. Post lia laboro kun la CIA, Gates iĝis prezidento de Universitato Texas A&M kaj estis membro de pluraj firmaj direktoraroj. Li ankaŭ servis kiel membro de dupartia komisio sub James A. Baker 3-a, la Iraka Studgrupo, kiu studis la irakan militkampanjon. Li ankaŭ estis la unua elekto por estri la Departmento de Hejmlanda Sekureco post la atakoj de 11-a de septembro.

Robert Gates
Persona informo
Robert Michael Gates
Naskonomo Robert Michael Gates
Naskiĝo 25-an de septembro 1943 (1943-09-25) (80-jaraĝa)
en Wichita
Lingvoj rusaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater La Kolegio de Vilhelmo kaj MariaUniversitato GeorgetownIndiania UniversitatoIndiania Universitato Bloomington • Wichita East High School vd
Partio sen valoro • Respublikana Partio vd
Subskribo Robert Gates
Profesio
Okupo oficiro de aerarmeo • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Je 8-a de novembro 2006, post la 2006 elektoj, prezidento George W. Bush anoncis sian intencon nomumi Gates sekvanto de Donald Rumsfeld kiel usona ministro de defendo. Li oficis ĝis la 30-a de junio 2011.