Universitato Georgetown
Universitato Georgetown (angle Georgetown University, latine Universitas Georgiopolitana) estas universitato privata en Vaŝingtono, Usono. Ĝi situas en la kvartalo Georgetown, sed ĝia jura fako havas sidejon ĉe Monteto Kapitola, kaj la universitato havas terenojn ankaŭ en Italio, Turkio, kaj Kataro. Ĝi estas jezuita universitato, fondita en 1789 de John Carroll, la unua romkatolika episkopo en Usono. Ĝia prezidanto de 1874 ĝis 1882, Patrick Francis Healy, estis la unua afrikdevena usonano, kiu gajnis la doktoran gradon Ph.D.; kiu fariĝis jezuita pastro; kaj kiu estris plejparte blankulan altlernejon.
Universitato Georgetown | ||
---|---|---|
![]() | ||
speco | privata | |
Situo | ||
Geografia situo | 38° 54′ 26″ N, 77° 4′ 22″ U (mapo)38.907222222222-77.072777777778Koordinatoj: 38° 54′ 26″ N, 77° 4′ 22″ U (mapo) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
FontojRedakti
Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.