Dmitrij Ŝostakoviĉ
Dmitrij ŜOSTAKOVIĈ (ruse Дмитрий Дмитриевич Шостакович; naskiĝis la 25-an de septembro 1906 en Sankt-Peterburgo, la Rusia imperio — mortis la 9-an de aŭgusto 1975, Moskvo, Sovetunio) estis la sovetia komponisto.
Dmitrij Ŝostakoviĉ | |
---|---|
rusia komponisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-a de septembro 1906 en Sankt-Peterburgo, Rusia imperio |
Morto | 9-a de aŭgusto 1975 en Moskvo, Sovetunio |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Konservatorio (1919–1925) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Dmitry Shostakovich (en) |
Edz(in)o | Nina Varzar (en) (nekonata valoro–) Nina Varzar (en) (1932–1935) |
Infanoj | Maxim Shostakovich (en) ( Nina Varzar (en) ) Galina Dmitrievna Shostakovich (en) ( Nina Varzar (en) ) |
Okupo | |
Okupo | komponisto de klasika muziko muzikinstruisto komponisto reĝisoro libretisto politikisto universitata instruisto pianisto scenaristo |
Verkoj | Symphony No. 1 Symphony No. 10 Damo Makbeto de Mcenska distrikto Symphony No. 5 La Nazo Piano Concerto No. 2 |
TTT | |
Retejo | http://www.shostakovich.ru/ |
Li lernis ludi la pianon de sia patrino kaj eniris en 1919 la konservatorion de Petrogrado ĝis 1925, kie li lernis pianon kaj komponadon.
Li verkis sian unuan simfonion en 1925, kaj ĝi tuj rivelis la junan verkiston, kiam Bruno Walter direktis ĝin je la 5-a de majo 1926 en Berlino. La nova soveta registaro mendis la duan simfonion por la deka datreveno de la Oktobra revolucio.
De 1925 ĝis 1935 li verkis avangardistajn komponaĵojn, inter kiuj la plej gravaj estas liaj operoj La Nazo en 1930 kaj Damo Makbeto de la Mcenska distrikto en 1934. Tiu lasta ekokazigis skandalon en Novjorko kaj fortegajn kritikojn el la stalina registaro, kiu malpermesis ludi ĝin. Tio, kaj eble ankaŭ lia edziĝo kaj patriĝo, alvenigis Ŝostakoviĉ-on al pli klasika muziko. Li retrovis la favoron de la soveta registaro kun sia kvina simfonio en 1937. Dum la Dua Mondmilito li verkis pri la heroeco de la soveta popolo, tiam lia kortuŝa sepa simfonio ("Heroa simfonio"), verkita dum kaj pri la sieĝo de Leningrado, estis ludita en Usono dum la sezono 1942 sesdek du fojojn.
Post la milito, ekde 1948, ankaŭ li suferis de la Ĵdanova politiko kaj ne plu povis verki libere ĝis la morto de Stalino en 1953.
Li mortis la 9-an de aŭgusto 1975, verkinta dekkvin simfoniojn, dekkvin konĉertojn, du operojn, tri dekojn da filmmuziko, multajn ĉambromuzikajn verkojn, inter kiuj dekkvin arĉaj kvartetoj, kaj multajn variajn aliajn verkojn kaj kantojn.