Bolto (baleto)
Bolto (ruse Болт) estas baleto en 2 aktoj de soveta komponisto kaj pianisto Dmitrij Ŝostakoviĉ.
Bolto | |
---|---|
baleto • muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La Bolŝoj Baleto de Moskva Bolŝoj-teatro dancis en la Televido-Dancofilmo de Bel Air Media de la jaro 2006. Antaŭ 75 jaroj Stalin malpermesis la baleton. Oni dancis la baleton nur mallongan tempon, la ŝtato malpermesis la baleton "Bolt" ĉirkaŭ la jaro 1931. La kialoj de malpermeso ne estas klaraj. Eble, la baleto ne nur montris la "novajn" socialajn amasajn homojn, sed ankaŭ la solan homon aktivan kun propra volo. La ŝtata kulturo eble ne volis aktivan homon kun propra volo, sed nur homojn laboremajn por la nova socio. Fine, Dimitri Ŝostakovitŝ ofte ne sciis kiel komponi, aŭ la muziko estas burĝa aŭ nobela kaj ofte ne sufiĉe "nova", kvankam la komponisto uzis mirakle la riĉan heredaĵon de la rusa popola kulturo.
Filmaro
redaktiLa Televizio Arte montris la Televido-Dancofilmon de Bel Air Media, de la jaro 2006.
- libro: La libro de baleto "bolto" estas de Viktor Smirnov.
- nova versio: La nova versio estas de Aleksej Ratmanskij)
Personoj kaj Dancistoj
redaktiLa Televido-Dancofilmo de Bel Air Media de la jaro 2006 estas farita de:
- Nastja, ŝi estas la respondeca komsomolo Anastasia Vatsenko [1][rompita ligilo] dancis la Nastjaon.
- Yan: Andrei¨Merkuriev [2][rompita ligilo] dancis la Yanon.
- Denis: Denis Savin dancis la Denison.
- Ivaŝka, la infano de stratoj: Morikihiro Ivata (japane: Morikihro Iwata) dancis la infanon de stratoj.
- Kozelkov, estas la burokrato; Genadij Janin [3][rompita ligilo] dancis la burokraton.
- Tri daktilografistinoj dancis en baleto. Jekaterina Krjsanovao (ruse: Jekaterina Krisanova), Anna Rebeckaja kaj Victorija Osipova dancis la tri daktilografistinojn.
- La desegnisto: Jegoro Ĥromuŝin-o dancis la desegniston.
- La teknika alĝustigisto: Vjaĉeslav Lopatin dancis la teknikiston, la teknikan alĝustigiston.
- La Ĉefinĝeniero: Andrej Melanin dancis la ĉefinĝenieron.
- La fabrikdirektoro: Vladimir Moisejev dancas la direktoron.
Enhavo de baleto "bolto": (Libreto)
redaktiRivalo en amo kalumnias la junan, neglektan, neakuratan fabriklaboriston, oni maldungis la junan laboriston. Li trinkas alkoholon kaj li planas venĝon. Li komisias alian junulon; la junulon ĵetas "BOLTON" en la novan maŝinon de fabriko kaj li sabotas la maŝinon.
Baletmuzika
redaktiDmitrij Ŝostakoviĉ komponis sarkasman, humurplenan baletmuzikon, popolan muzikon, seriozan muzikon, cirkomuzikon, valsojn, marŝojn kaj tangojn, kaj li ligas la muzikon.
Elsendo en televido
redaktiArte.Tv montris la 2-an de novembro 2009 la baleton "bolton" en elsendo "vespero de Bolŝoj" (Bolschoj estas grandteatro en Moskvo). La baleto daŭras 87 minutojn.
- Reĝisorado: Vincent Bataillon faris la reĝisoradon.
- Kostumoj estis de Galina Solovjova,
- ĥoreografio: La novan ĥoreografion kreis Aleksej Ratmanskij.
- Dirigento estis Pavel Sorokin.
- Komponisto: La muziko estas de Dmitrij Ŝostakoviĉ
- Orkestro: La orkestro de Bolŝoj-teatro muzikis.
- Produkto: La Baleto estas produkto de "La Bel Air Media".
- produktoro: La produktoro estis Francisko Duplat
Eksteraj ligiloj
redakti- libreto en la angla Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Bolt Baleto lunde, la 2-an de novembro 2009 Arte Televizio Bel Air Media
- bolŝoj (bolshoi) pri Bolto baleto en la angla Arkivigite je 2009-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Bel Air Media france angle
- BelAir classique france angle