Bolŝoj-Teatro

(Alidirektita el Bolŝoj-teatro)

Bolŝoj-teatro (ruse Большой театр) aŭ Granda teatro estas unu el plej malnovaj teatroj de Rusio funkcianta en Moskvo ekde 1824 kaj prezentanta ĉefe operojn kaj baletojn, tiuj pere de la kompanio Bolŝoj-baleto.

Bolŝoj-Teatro
organizaĵo • theatre company • teatrejo
Komenco 28-a de marto 1776 vd
Geografia situo 55° 45′ 37″ N, 37° 37′ 7″ O (mapo)55.76027777777837.618611111111Koordinatoj: 55° 45′ 37″ N, 37° 37′ 7″ O (mapo)
Lando(j) RusioRusia ImperioSovetunio vd
Sidejo Moskvo
Situo Tverskoj
Bolŝoj-Teatro (Moskvo)
Bolŝoj-Teatro (Moskvo)
DEC
Bolŝoj-Teatro
Bolŝoj-Teatro
Map
Bolŝoj-Teatro
Agareo

baleto
opero

Posedatoj New Stage of Bolshoi Theatre • Q26790647 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
interno de Bolŝoj - teatro

Post mallongtempa, sed detrua okupado de la franca armeo en 1812, Moskvo bezonis rekonstruon kaj renovigon. Sur areo situanta norde de Kremlo la ĉefa moskva arkitekto Joseph Bové decidis konstrui teatron laŭ projekto far Andreo Miĥajlov. La 18-an de januaro 1825 oni prezentis la unuan baletan spektaklon ‘Cendrillon’ surscene de la nova teatro.

En 1853 granda incendio preskaŭ ĝisfunde detruis la teatron, kiu poste estis rekonstruita en tute malsama arkitekta stilo laŭ projekto de Alberto Cavos. Ĝi refunkciis en 1856. De tiam ĝiaj portiko kun ok kolonoj kaj kvadrigo direktita de dio Apolono (rusa skulptisto Peter Clodt von Jürgensburg) estas konataj en la tuta mondo.

Bolŝoj - teatro en la 19-a jarcento

Bolŝoj-teatro ĉefe estas destinita por spektado de operoj kaj baleto, kvankam en ĝi okazis gravaj enlandaj eventoj ekz. la Unua Kongreso de Sovetoj fondinta USSR-on la 30-an de decembro 1922. Necesas notigi, ke en ĝi ĉiuj grandaj rusaj komponistoj penis unue prezenti siajn verkojn, ĉar unika akustiko de ĝia halo permesas aperigi plene muzikajn intencojn de la aŭtoroj.

Malnova fontano

Bedaŭrinde longatempa servado por ĝuigi publikon kaj kelkaj brulegoj faris pluan ekspluatadon de la teatro danĝera por vizitantoj, ĉar multaj konstruaj elementoj estas faritaj el lignaĵoj. Ekde 2005 la ĉefa, malnova konstruaĵo de Bolŝoj teatro estas rekonstruata, sed samtempe funkcias ĝia nova, moderna filio situanta apude. Do baletaj kaj operaj trupoj prezentas siajn spektaklojn en ĝi. Oni intencas fini rekonstruon en 2013.

Placo en la urbocentro nomiĝas Teatraljnaja (Teatra), kie situas tri teatroj kiel Bolŝoj (Granda), Malij (Malgranda) kaj Detskij (Porinfana). Ili donas kvazaŭ komunan arkitektan ensemblon ĉirkaŭigantan la placon de tri flankoj, en kies centro inter aranĝitaj florplena ĝardeno kaj arbustaro elĵetas akvon belegaj fontanoj.

Eksteraj ligiloj redakti