Albert Kavos
Alberto Cavos (rusigita al Albert Katerinoviĉ Kavos, en rusa: Альберт Катеринович Кавос, 22a de Decembro, 1800 – 22a de Majo, 1863) estis rus–itala arkitekto plej bone konata pro siaj teatrodesegnoj, konstruinto de la Mariinskij-Teatro en Sankt-Peterburgo (1859–1860) kaj de la Bolŝoj-Teatro en Moskvo (1853–1856).
Albert Kavos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1800 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 22-an de majo 1863 (62-jaraĝa) en Peterhof |
Tombo | Volkovo Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1863) Rusia Imperio |
Alma mater | Universitato de Padovo |
Familio | |
Patro | Catterino Cavos (en) |
Patrino | Camilla Baglioni (en) |
Edz(in)o | Aloysia Carobio (en) |
Infanoj | Caesar Cavos (en) , Camilla Cavos (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Mariinskij-Teatro |
Li naskiĝis en Sankt-Peterburgo al venecia operkomponisto Catterino Cavos kaj Camilla Baglioni, edukiĝis en la Universitato de Padovo kaj poste revenis al Rusio por kompletigi praktikajn trejnadon kun Karl Rossi.
El 1826 ĝis 1836 li rekonstruis la Bolŝoj-Kamennij-Teatron de Sankt-Peterburgo por kongrui ĝin al pli moderna maŝinaro. Post la rekonstruo en 1836 la teatro havis lokojn por 3000 spektantoj (komence la spektanta halo havis 3 etaĝojn, poste 5 etaĝojn). Tiu konstruaĵo poste iĝis la Sankt-Peterburga Konservatorio.
En 1847–1848 Kavos desegnis kaj konstruis lignan ĉevalcirkon, kiu suferis incendion en 1859. Aleksandro la 2-a ordonis al li rekonstrui la ejon por operejo.[1] La nova teatro malfermiĝis en Oktobro 1860 kiel Imperia Mariinskij-Teatro, nomita laŭ la imperiestrino Maria Aleksandrovna, kaj tuj iĝis la ĉefa operejo de Sankt-Peterburgo.
La 11an de Marto, 1853, ankaŭ la Bolŝoj-teatro en Moskvo estis detruita pro incendio kiu lasis nur la eksteran muron starantan. Kavos ricevis komision rekonstrui la teatron kaj substance ŝanĝis la originan planon, kaj tie restis Bolŝoj kiel ĝi estis konata ĝis ties restaŭrado en 2005.[2] Kongrue kun la eklektikismo de la epoko, Kavos kombinis renesancajn elementojn kun bizanca arkitekturo. Kavos retenis personan "arkitektejon" en la Bolŝoj, kiu poste pasis al liaj posteuloj de la familio Benois.[3]
Referencoj
redakti- ↑ "Mariinsky theatre at Decca Classics". Arkivita el la originalo en 2008-10-12. Alirita la 3an de Novembro 2021.
- ↑ Bereson, p. 123
- ↑ Wachtel, p. 51
Literaturo
redakti- Benois, Alexander (1989). Zhizn khudozhnika (Жизнь художника) (in Russian). Moscow: Nauka. ISBN 5-02-012722-1.
- Bereson, Ruth (2002). The Operatic State: Cultural Policy and the Opera House. Routledge. ISBN 0-415-27851-1.
- Edwards, Henry Sutherland (1861). The Russians at Home. London: W.H. Allen and Co.
- Fitzlyon, Kiryl; et al. (2003). The Companion Guide to St Petersburg. Companion Guides. ISBN 1-900639-40-8.
- Melnikova, Irina (2006). "Bolshoy kush" (in Russian). Itogi, January 16, 2006, No. 3 (501).
- Taruskin, Richard (1996). Stravinsky and the Russian traditions: a biography of the works through Mavra. Oxford University Press. ISBN 0-19-816250-2.
- Wachtel, Andrew (1998). Petrushka: Sources and Contexts. Northwestern University Press. ISBN 0-8101-1566-2.