Bolŝoj-Kamennij-Teatro

La Bolŝoj-Kamennij-Teatro (ruse Большой Каменный театр, laŭvorte Granda Ŝtona Teatro) estis teatrejo en Sankt-Peterburgo en Rusio.

Bolŝoj-Kamennij-Teatro
operejo • pereinta konstruaĵo
Estiĝo 1783
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Sankt-Peterburgo
Sidejo Sankt-Peterburgo vd
Situo
Geografia situo 59° 55′ 33″ N, 30° 17′ 53″ O (mapo)59.9258333330.29805556Koordinatoj: 59° 55′ 33″ N, 30° 17′ 53″ O (mapo)
Bolŝoj-Kamennij-Teatro (Sankt-Peterburgo)
Bolŝoj-Kamennij-Teatro (Sankt-Peterburgo)
DEC
Bolŝoj-Kamennij-Teatro
Bolŝoj-Kamennij-Teatro
Situo de Bolŝoj-Kamennij-Teatro
Map
Bolŝoj-Kamennij-Teatro
vdr
Sekco de la teatro, desegnaĵo de Antonio Rinaldi
Bolŝoj Kamennij Teatro post rekonstruo laŭ projekto de Thomas de Thomon. Bildo de nekonata pentristo de 1810.
Bolŝoj Kamennij Teatro
Unua redakcio de la libredo de opero La forza del destino de Giuseppe Verdi, publikigita por la premiero en la teatro en 1862

La koordinatoj estas 59° 55′ 33″ N 30° 17′ 53″ O / 59.92583 °N, 30.29806 °O / 59.92583; 30.29806 (mapo).

La unuan ŝtonan konstruaĵon de la teatro oni komencis konstrui en 1775 laŭ novklasikisma dizajno de Antonio Rinaldi.

Post kiam Antonio Rinaldi falis de skafaldo kaj plu ne povis persone kontroli la konstruadon, la projekto estis komisita al Ludwig Tischbein.

La malfermo okazis en 1783 (laŭ la aliaj datumoj en 1784) kiel la Kamennij (laŭvorte ŝtona) teatro.

La teatro estis la unua konstanta (ne portempa) teatrejo en Sankt-Peterburgo, kaj unu el la plej grandaj teatrejoj en Rusio de la 18-a jarcento.

Ĝi estis ekrekonstruita en 1802 kaj renomita al Bolŝoj (laŭvorte "granda"). En 1802 imperiestro Aleksandro la 1-a (Rusio) deziris pligrandigi kaj denove dekoracii la teatron. La projekto estis komisiita al Jean-François Thomas de Thomon. Ĉiu laboroj esti faritaj nekutime rapide laŭ tiuj tempoj, dum 8 monatoj, kaj estis finitaj en 1805. La ena volumeno estis pligrandigita, ĉi tio estis la ĉefa kaŭzo de la rekonstruo. La teatro ekhavis riĉan enan dekoracion. Ĉe la fasado estis alkonstruita 8-kolona portiko. Cara loĝio, laŭ deziro de imperiestro, estis movita el centro en la unuan linion de loĝioj kaj ne estis malsama de la aliaj loĝioj.

Teatroj de ĉi tiu amplekso tiam forestis ankaŭ en Parizo. La teatro estis unu el ĉefaj vidindaĵoj de la urbo kune kun Admiralejo kaj Kazanja katedralo. Ĝin eblas vidi sur multaj pentraĵoj de la epoko.

Ĝi forbruliĝis en 1811. La konstruaĵo estis restaŭrita en 1818, kaj modifita en 1826 al 1836 de Alberto Cavos (filo de Catterino Cavos, opera komponisto) por konveni al pli moderna maŝinaro. Post la rekonstruo en 1836 la teatro havis lokojn por 3000 spektantoj (komence la spektanta halo havis 3 etaĝojn, poste 5 etaĝojn).

La teatrejo estis konsiderata kiel modela en la tuta Eŭropo.

Ĝis 1886, la Bolŝoj Kamennij Teatro estis ĉefa teatro de ambaŭ la Rusia Imperia Baleto kaj la Rusia Imperia Opero.

En 1886 la konstruaĵo estis pritaksita kiel danĝera kaj, laŭ ordono de la teatra surscenigisto Ivan Vsevolozxskij, la spektakloj estis movitaj al la Mariinskij Teatro, kie ili restas ĝis nun. La Bolŝoj Kamennij Teatro estis tiam detruita kaj en la loko estis konstruita la Sankt-Peterburga Konservatorio. La nuraj travivantaj partoj de la originala teatro estas la granda ŝtuparo kaj ŝtupara placeto, konservitaj en la konstruaĵo de la konservatorio.

Rimarkindaj premieroj redakti

Operoj:

Baletoj: