Karl Rossi
Karl Rossi aŭ Carlo Rossi (ruse Карл Иванович Росси, itale Carlo di Giovanni Rossi) naskiĝis la 29-an de decembro 1775 En Napolo, mortis la 18-an de aprilo 1849 en Sankt Peterburgo) estas elstara italdevena rusia arkitekto, fama pro multaj klasicismaj konstruaĵoj kaj ensembloj en Sankt-Peterburgo kaj la apudurboj.
Karl Rossi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1775 en Napolo |
Morto | 6-an de aprilo 1849 (73-jara) en Sankt-Peterburgo |
Mortokialo | ĥolero |
Tombo | Lazarev Cemetery |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando de Napolo • Rusia Imperio |
Alma mater | Petrischule |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Yelagin Palace General Staff Building Alexandrinsky Theatre Mikhaylovsky Palace |
La nomon de Rossi portas unu el la stratoj centre de Peterburgo, ekzistas ankaŭ monumento al li.
La asteroido 3969 Rossi estis nomita en lia honoro.
BiografioRedakti
Karlo Rossi en juneco venis al Rusio kune kun siaj patrino kaj duonpatro, kiujn oni invitis por labori en Peterburgo. Ekde sia junaĝo Rossi estis proksima al la arta mondumo, edukiĝis ĉe itala arkitekto Vincenzo Brenna, tiam (1783—1802) laborinta en Rusio.
En 1802—1803 Rossi studis en Italio. Ekde 1808 laboris en Moskvo kaj revenis al Peterburgo en 1815. Li instruis ekzemple al Albert Kavos, konstruinto de teatroj.
KreadoRedakti
Kreaĵojn de Rossi karakterizas t. n. "Empiro" arkitektura stilo, kiu kombinas majestecon kaj modestan simplecon de la konstruaĵoj.
Rossi strato en Sankt Peterburgo
Aleksander Teatro en Sankt Peterburgo
Ĝenerala Stabo en Sankt Peterburgo
Ĝetokajo ĉe Neva rivero en Sankt Peterburgo
Katedralo de Kristnasko en Tver urbo
Eksteraj ligilojRedakti
- [1] liaj konstruaĵoj en Sankt Peterburgo (teksto kaj fotoj) ruse
- [2] biografio angle