Rusa-persa milito (1826–1828)

La Rusa-persa milito de 1826–1828 estis la lasta grava milita konflikto inter la Rusa Imperio kaj Irano.

Batalo de Elizavetpolo okaze de la Rusa-persa milito.

Post la Traktato de Gulistano kiu finis la antaŭan rusan-persan militon en 1813, paco regis en Kaŭkazio dum dek tri jaroj. Tamen, Fath 'Ali Ŝaĥo, konstante bezonata de eksterlandaj subvencioj, dependis de la konsiloj de britaj agentoj, kiuj premis lin rekonkeri la teritoriojn perditajn favore al Rusio kaj promesis la subtenon por milita agado. La afero estis decidita en printempo 1826, kiam militema partio de Abas Mirza regis en Teherano kaj la rusa ministro, Aleksandr Sergejeviĉ Menŝikov, estis metita sub hejmareston.

La milito finiĝis en 1828 post la okupo de Tabrizo. La milito havis eĉ pli katastrofajn rezultojn por Persio ol la milito de 1804-1813, ĉar la sekva Traktato de Turkmenĉajo senigis Persion de la lastaj ceteraj teritorioj en Kaŭkazio, kiu konsistis el la tuta moderna Armenio, el la suda resto de moderna Azerbajĝano kaj el moderna Igdir en Turkio. Per la traktatoj Gulistano kaj Turkmenĉajo Persio perdis ĉiujn siajn teritoriojn en Kaŭkazio favore al Rusio. Ĉi tiuj teritorioj iam etendiĝis tra la plej granda parto de Transkaŭkazio kaj parto de la Norda Kaŭkazio[1].

La milito markis la finon de la epoko de la Rusaj-Persaj Militoj, kun Rusio nun la nediskutebla reganta potenco en Kaŭkazio. Persio (Irano) estis devigita cedi areojn de teritorioj, kiujn ĝi neniam reakiris. La konkeritaj teritorioj pasigis pli ol 160 jarojn sub rusa regado antaŭ ol establi sian sendependecon, krom Dagestano, kiu ankoraŭ estas rusa posedaĵo. En 1991, per la dissolvo de Sovetunio, la modernaj ŝtatoj Kartvelio, Azerbajĝano kaj Armenio estis establitaj de la plejparto de la sudkaŭkazaj teritorioj, kiuj estis sub la regado de Rusio antaŭ 1828.

Kiel rekta rezulto de la Gulistana kaj Turkmenĉaja traktatoj estiĝantaj de la du rusaj-persaj militoj de la 19-a jarcento, la azeroj kaj taliŝoj dividiĝas inter du ŝtatoj (Azerbajĝano kaj Irano).

Referencoj redakti

  1. Iranian relations with Russia and the Soviet Union, to 1921, F. Kazemzadeh, The Cambridge History of Iran, Vol.7, ed. Peter Avery, G. R. G. Hambly and C. Melville, (Cambridge University Press, 1991), 337.