Malfermi la ĉefan menuon

Nikaragva signolingvo (aŭ ISN de la hispana nomo Idioma de Señas de Nicaragua, ankaŭ Idioma de Signos Nicaragüense) estas signolingvo uzata de surduloj en Nikaragvo (ĉefe en la ĉefurbo). Ĝi estas aparte interesa pro tio, ke ĝi spontane aperis inter la lokaj surduloj en la jaroj 1970-1980. Kiel aliaj signolingvoj, neniu intence kreis tiun lingvon, sed la naskiĝo de tiu signolingvo estas la unua kiu iĝis observita.

HistorioRedakti

Ĝis la 1970-aj jaroj surduloj apenaŭ renkontiĝis en Nikaragvo. Ili vivis plejparte izolitaj unu de la alia kaj uzis simplajn gestojn por komunikiĝi kun siaj familioj kaj amikoj.

Nur nur en 1977 evoluis la kondiĉoj tiel, kiel necesas por evoluado de lingvo. Tiam speciala lernejo en la centro en San Judaso, kvartalo de Managua, iniciatis trejnadan programon, en kiu partoprenis unue 50 junaj surduloj. Ĝis 1979, kiam la Sandinista-anoj atingis la potencon, altiĝis la nombron de lernantoj al 100. En 1980 estis malfermita en Villa Libertad, alia kvartalo de Managua, metia lernejo por surduloj. Ambaŭ lernejoj havis en la jaro 1983 kune 400 lernantojn.

Komence la komunikado uzis la parolitan hispanan lingvon, liplegadon kaj ankaŭ fingroalfabeton. La plano havis tamen malmulte da sukceso, ĉar la plejmultaj lernantoj ne sukcesis formi vortojn. Tiel distancigita de siaj instruistoj, la lernantoj evoluigis sistemon por komunikiĝi inter si dum la paŭzoj kaj la veturado en la lerneja aŭtobuso. Tiel el la gestoj kiujn ili uzis hejme rapide evoluis piĝina lingvo kaj tre baldaŭ kreola lingvo. La unua evolugrado de la piĝina lingvo nomiĝas poste 'Lenguaje de Signos Nicaragueense' (LSN) kaj estas ankoraŭ uzita de la pli malnovaj lernantoj, kiuj ne plu ĉeestis en la lernejon, kiam la lingvo daŭre plu-evoluis.