Flago de Gvatemalo

La nacia flago de Gvatemalo havas du kolorojn: helblua kaj blanka. La du helbluaj strioj reprezentas la fakton ke Gvatemalo estas tero situanta inter du oceanoj, Pacifiko kaj Karibio; kaj la ĉielo super la lando. La blanka koloro signifas pacon kaj purecon.

Nacia flago

En la centro de la flago estas la gvatemala blazono. Ĝi inkludas la Kecalon, la nacian birdon de Gvatemalo kiu simbolas liberecon. Pergameno envolvita havanta la daton de la sendependeco de Centrameriko disde Hispanio, la 15-an de septembro 1821; krucitaj fusiloj, indikantaj la emon de Gvatemalo defendi sin se necese; laŭrkrono, la simbolo por venko; kaj krucaj glavoj, reprezentantaj honoron.

La flago de Centra Ameriko estis uzita en Gvatemalo ĝis 1851, kiam pro-hispana frakcio prenis ĝin kaj aldonis la hispanajn kolorojn de ruĝa kaj flava al la flago. La originaj koloroj estis restigitaj la 17-an de aŭgusto 1871, sed kiel vertikalaj strioj kaj kun nova blazono.

La Kecalo antaŭe ekaperis en la 1830-aj jaroj en flago de Los Altos, la sesa ŝtato en la federacia respubliko.