Distrikto Saarlouis
La distrikto Saarlouis estas unu el ses administraj distriktoj en la germana federacia lando Sarlando. Sen konsideri la regionan ligon de la landa ĉefurbo Saarbrücken, ĝi estas la distrikto kun plej da loĝantoj. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Saarlouis.
Distrikto Saarlouis | ||
---|---|---|
Distrikto | ||
![]() | ![]() | |
Flago | Blazono | |
distrikto de Sarlando, "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Sarlando | |
Supermara alteco | 209 m ü. NHN [+] | |
Ĉefurbo | Saarlouis | |
- koordinatoj | 49° N, 7° O (mapo)49.336.75Koordinatoj: 49° N, 7° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 459,08 km² (45 908 ha) [+] | |
Areo | 459 km² (45 900 ha) | |
Loĝantaro | 195 749 (fine de 2022) | |
Guberniestro | Patrik Lauer | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
aŭtokodo | SLS | |
oficiala kodo | 10044 | |
![]() |
||
Distrikto Saarlouis | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Najbaras la distriktoj Merzig-Wadern, Sankt Wendel kaj Neunkirchen, la Regiona Ligo Saarbrücken kaj la francia departemento Moselle.
Geografio
redaktiLa plej gravaj riveroj de la distrikto estas unuflanke la Saro, kiu de sudokcidento trafluas la distrikton direkte al Trevero, kaj la rivereto Prims, kiu venas de nordoriento kaj en Dillingen enfluas la riveron Saro.