Distrikto Merzig-Wadern
La distrikto Merzig-Wadern [prononco "Mercik-Vadern"] estas unu el ses distriktoj de la germana federacia lando Sarlando, laŭ areo la plej granda el la ses. Ĝia administra sidejo estas la urbo Merzig.
Distrikto Merzig-Wadern | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto de Sarlando [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Federacia lando | Sarlando | ||
Supermara alteco | 234 m ü. NHN [+] | ||
Ĉefurbo | Merzig | ||
- koordinatoj | 50° N, 7° O (mapo)49.56.68Koordinatoj: 50° N, 7° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 555 km² (55 500 ha) [+] | ||
Areo | 555 km² (55 500 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 103 366 [+] | ||
Denseco | 186,25 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Daniela Schlegel-Friedrich | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
aŭtokodo | MZG | ||
oficiala kodo | 10042 | ||
Distrikto Merzig-Wadern | |||
Vikimedia Komunejo: Landkreis Merzig-Wadern [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Najbaras la distriktoj Trier-Saarburg norde, Sankt Wendel oriente, Saarlouis sude kaj al Francio plus la Grandduklando Luksemburgo okcidente. La limon al Francio kaj Luksemburgio konsistigas la rivero Mozelo.
Geografio
redaktiLa distrikto ampleksas tri pejzaĝon: la valon laŭlonge de la rivero Saro, kiu de la urbo Saarlouis trafluas la okcidentan distriktan teritorion direkte al la urbo Trevero (en tiu valo ankaŭ situas la fama rivera kurbiĝo "Saarschleife" ["Zarŝlajfe"] apud la loko Mettlach ["Metlaĥ"]), la randan parton de la mezalta montaro Hunsrück ["Hunsryk"] en la norda distrikta teritorio kaj la orienta montetara lando Priems-Blies, proksima al la riveroj Saro kaj Nahe.
La sola vinkultiva tereno de Sarlando situas en la komunumo Perl borde de la rivero Mozelo.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
redakti(unuopaj nombroj de enloĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)
Pliaj komunumoj
|
Eksteraj ligiloj
redakti- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) Arkivigite je 2003-05-26 per la retarkivo Wayback Machine