Regiona Ligo Saarbrücken
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
bazaj informoj | |
federacia lando: | Sarlando |
administra sidejo: | Saarbrücken |
areo: | 410,61 km² |
disdivido: | 10 komunumoj |
loĝantoj: | 328 714 (fine de 2019) |
loĝdenso: | 797 loĝantoj po km² |
aŭtokodo: | SB (Völklingen VK) |
oficiala kodo: | 10041 |
Administrejo de la Regiona Ligo: |
Schlossplatz 66119 Saarbrücken |
Situo ene de Sarlando | |
![]() |
La Regiona Ligo Saarbrücken - germane Regionalverband Saarbrücken - estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto, kaj situas en la germana federacia lando Sarlando. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon. La Regiona Ligo ekestis la 1-an de januaro 2008 baze de administra reformo decidita de la parlamento de Sarlando la 27-an de novembro 2007. Jure la Ligo estas posteulo de la "Urba Ligo Saarbrücken" - germane Stadtverband Saarbrücken - kaj diferencas ĉefe pro ŝanĝiĝinta administra strukturo.
Najbaras la distriktoj Saarlouis okcidente, Neunkirchen norde, Saarpfalz oriente kaj la najbara ŝtato Francio sude.
GeografioRedakti
La teritorio de la Regiona Ligo ampleksas la centran parton je la valo de la rivero Saro kaj de montetara regiono karakterizita krome de la pli malgranda rivero Nahe.
Plej granda urbo de la Regiona Ligo kaj samtempe plej granda urbo de la federacia lando Sarlando estas Saarbrücken, la plej eta neurba komunumo Großrosseln.
Urbaj kaj neurbaj komunumojRedakti
(unuopaj nombroj de enloĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)
|
Pliaj komunumoj
|
Eksteraj ligilojRedakti
Quierschied-Göttelborn rivero Saro ĉe Kleinblittersdorf