Kastelo Saarbrücken

La kastelo Saarbrücken - altgermane Schloss Saarbrücken - estas baroka kastelo en la urbo Saarbrücken, ĉefurbo de la federacia lando Sarlando de Germanio. Ĝi estas inter la plej signifaj ne-religiaj historiaj konstruaĵoj de la federacia lando. La kastelo situas en la urboparto Alt-Saarbrücken ĉe la maldekstra bordo de la rivero Saro. Dum sia plurcentjara historio ĝi plurfoje amplekse trakonstruiĝis kaj ampleksiĝis, tiel ke ĝi ŝanĝiĝis de mezepoka burgo tra renesanca fortikaĵo al baroka rezideja kastelo.

kastela alo, same en "ora" aŭtuna sunlumo

Eksteraj ligiloj redakti