Brusela lingvo

dialekto de la nederlanda lingvo parolata en Bruselo, Belgio

La Brusela lingvo aŭ la Brusela dialekto estas nomo de brabanta dialekto kiun oni parolas en Bruselo.

Disvastiĝo de la brabanta dialekto laŭ Jo Daan

Ekde la malfrua 19-a jarcento tiu dialekto iom post iom estis anstataŭigita per la franca lingvo - interalie pro la franciĝo de Bruselo - kaj post la Dua Mondmilito malmulte ankaŭ per la nederlanda lingvo. Pro tio nuntempe nur malgranda parto de la brusela populacio ankoraŭ parolas la tradician dialekton.