Distrikto Steinburg
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Ŝlesvigo-Holstinio |
Administra sidejo: | Itzehoe |
Areo: | 1056 km² |
Loĝantoj: | 130 843 (fine de decembro 2021) |
Loĝdenso: | 129 po km² |
Aŭtokodo: | IZ (Itzehoe) |
Oficiala kodo: | 01061 |
Situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio | |
![]() |
La Distrikto Steinburg (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Ŝlesvig-Holstinio de Germanio. La urbo Itzehoe [iceHO:] estas la administra centro de la distrikto. La distrikto kovras areon de 1056 km², kaj fine de decembro 2021 ĝi havis 130 843 loĝantojn.
Najbaraj distriktoj estas norde Rendsburg-Eckernförde, oriente Segeberg, sud-oriente Pinneberg; sud-okcidente limas rivero Elbo kaj provinco Malsupra Saksio (distrikto Stade) kaj okcidente la Nordmara-Baltmara Kanalo, kun distrikto Dithmarschen transe. La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
Administra dividoRedakti
La distrikto konsistas el 7 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 3 sendependaj urboj kaj komunumoj. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 111 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2021.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:
- 1. Glückstadt, urbo (10 719)
- 2. Itzehoe, urbo (31 855)
- 3. Wilster, urbo (4 342)
Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:
* administra centro