Komunumaro Horst-Herzhorn

(Alidirektita el Amt Horst-Herzhorn)

La komunumaro Horst-Herzhorn aŭ germanlingve Amt Horst-Herzhorn estas komunumaro en Germanio, do libervola ligo de pluraj administre principe sendependaj komunumoj, kiuj tamen decidis komune plenumi iujn administrajn taskojn kaj servojn. Ĝi troviĝas en la distrikto Steinburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la komunumaro havis 15 998 loĝantojn. Ĝis la fino de decembro 2007 la komunumaro nomiĝis simple Horst kaj konsistis el nur 5 komunumoj - la 1-an de januaro 2008 ĝi akceptis kiel novajn membrojn la sep komunumojn de la antaŭa komunumaro Herzhorn kaj ŝanĝis sian nomon al la nuna formo.

Horst-Herzhorn
Blazono
Komunumaro Horst-Herzhorn (Germanio)
Komunumaro Horst-Herzhorn (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Steinburg
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo IZ
Oficiala Municipokodo 010615134
Subdivido 12 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Ernst-Wilhelm Mohrdiek
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Elmshorner Straße 27
25358 Horst
Demografio
Loĝantaro 15998 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 49′ N, 9° 37′ O (mapo)53.8179.617Koordinatoj: 53° 49′ N, 9° 37′ O (mapo)
Areo 174,49 km²
Oficiala retejo https://www.amt-horst-herzhorn.de/
vdr