Ornamripo

(Alidirektita el Ornamriparo)

Ornamripojaĵuraĵo[1] estas en arĥitekturo la delikataj verkoj de ŝtontajlisto je la plataj formado de fenestroj, balustradoj kaj malfermitaj muroj. La ornamripoj konsistas el geometriaj strukturoj, kiuj estas formitaj kiel ŝtonprofiloj, je kio la ŝtono estas komplete trarompata (skeletigata). Se oni metas ĉi tiujn dekoraciojn sur fermita muro, oni diras blindaj ornamripoj.

Ornamripoj en monaĥejo Bebenhausen

La ornamripoj estas invento de la gotika arĥitekturo kaj estas unu el la plej gravaj distingiloj de alta kaj malfrua gotiko, por kiu ili estis nepraj eroj de fenestroj. La gotiko enmetis ornamripojn je multaj pluaj lokoj, ekzemple je la balustrado de la koridoroj (triforio), galerioj, ĉe turkapoj aŭ trarompitaj kaj antaŭmetitaj muroj en la fasado.

La fajnaj ornamripoj estis stabiligendaj per feroŝtopiloj, simpla fermmasonado per mortero ne sufiĉis. Por tio ĉe la puŝfacoj estis batataj maldikaj truoj, kiuj enprenis la ferajn ŝtopilojn. La resta kavaĵo estis plengisata per plumbo. La parte tre longaj bastonoj inter la lancetfenestroj krome estas interligitaj per horizontaj ferbastonoj kaj subdividas la fenestrojn en rektangulajn kampojn, kiuj enprenis la unuopajn vitraĵojn de la buntvitro-fenestroj. Je grandaj kaj grandegaj fenestroj precipe ferbastonoj stabiligis la ornamripojn, la ventegobastonoj havis la taskon sorbi la ventopremon. La ornamripoj je balustradoj foje konsistas el rektangulaj ŝtontabuloj, kiuj estis trarompataj laŭ dezirata formo. En la ekstera konstruaĵo ornamripoj kiel delikataj konstrueroj estas ege endanĝerigata pro veterdisfalo kaj estas laŭ grado de la disfalo objekto de parta aŭ kompleta anstataŭado.

Historio redakti

La pli kaj pli grandiĝaj vitrofacoj de la malfruromanikaj fenestroj devis esti stabiligataj antaŭ la 'invento' de la ornamripoj per multeco da – malmulte dekoraciaj – ferankroj kontraŭ ventopremo kaj fortoj de la propra pezo (Ekzemplo: la okcidenta fenestro de la katedralo de Manso). La ornamripoj donis al la mendintoj kaj arĥitektoj de la alta kaj malfrua mezepokoj la eblecon kombini estetikajn postulojn kaj teĥnikajn necesojn al unueco daŭranta jarcentojn.

Kiel antaŭanto de la ornamripoj devas esti rigardataj la tiel nomataj 'radofenestroj' de la finiĝanta 12-a jarcento. Antaŭformo de la ornamripoj estas la geometrie formitaj truoj el masonitaj ŝtonplatoj, tiel ke ili aspektas kiel "premtranĉitaj", ekzemple en la laŭlonga domo de la katedralo de Chartres.

Pri ornamripoj en la propra senco oni diras tamen nur, se la geometriaj formoj estas kunmetitaj el ŝtonprofiloj. La unuaj ornamripofenestroj estas troveblaj en la altgotikaj ĥorejaj kapeloj de la katedralo de Reims, kies konstruado komenciĝis en 1211. La dum la frua altgotiko dubendan fenestron per kreska grandeco oni plu subdividis, duonigante la du lancetojn, tiel ke ekestis kvarbendaj fenestroj. Nur pli malfrue la arĥitektoj devojiĝis de ĉi tiu strikta subdivido kaj enmetis ajnan nombron da samgrandaj lancetoj. Je sisteme realigita ornamriparo la profiltavoloj de la pli malgrandaj formoj lokas pli profunde (t.e. pli malantaŭe) ol tiuj de la grandaj formoj, kiuj superstaras la malgrandajn, tiel ke ekestas laŭranga tavoligo de la ornamripaj formoj. La flankoproporcioj de ĉi tiuj figuroj rezultigas ofte la ora proporcio kaj efikas pro tio tre estetikaj. Specialformo de la gotikaj fenestroj estas la cirkloronda fenestrorozo, je kiu la ornamriparo estas aranĝita radiussimetrie.

La ripovolboj de la gotiko foje ankaŭ estis farataj kiel ornamripaj volboj. Je tio la ĉapoj ne estis plenigitaj, sed aldone konstruataj liberstaraj ripoj ("aerripoj") kiel ripornamo antaŭ la vera volbo.

La ornamriparo estis desegnata dum la konstruado per cirkelo kaj ŝnuroj laŭ originala grando sur ebenaĵon ĉarpentritan el tabuloj kaj poste ĉizata en ŝtonojn. Sur ĉi tiu ebenaĵo oni povis prove kunmeti la fenestron kaj ekzameni ĝian konvenecon.

Stila historio redakti

La formŝanĝiĝoj de la ornamripoj estas esenca rimedo por la subdivido de la arĥitektura historio de la gotiko. Terminoj por stilaj fazoj ofte estas deduktitaj de ornamripaj formoj:

  • Rayonnant, france "radia", por la altgotika fazo, en kiu la fenestrorozoj estas subdividitaj en radiuse disradiaj bendoj
  • Flamboyant, france "flama", por la malfrugotika fazo, en kiu la ornamripoj formas flamajn kaj malsimetrie langajn formojn.
  • Decorated, angle "dekoraciita", por la gotika fazo karakterizata de riĉa ornamriparo en Anglujo
  • Perpendicular, angle "vertikala", por la malfrua fazo de la angla gotiko, en kiu vertikalaj bastonoj karakterizas la ornamriparon.
  • En la germana gotiko la transiron de la alta al la malfrua gotiko karakterizas la apero de kurbaj ornamripaj formoj (ekzemple FischblaseSchneuß).

Ornamripaj formoj redakti

 
Ekzemploj por ornamripaj figuroj
 
Skema prezentado de la eblecoj por konstrui ornamriparojn

La fenestroj de la alt- kaj malfrugotikaj preĝejoj ne estus penseblaj sen ornamripoj, ĉar ili pro sia ega grandeco bezonis aldonan subdividon. La pintarka fenestro konsistas kutime el du aŭ pluraj bendoj, la tiel nomataj lancetoj, kiuj ankaŭ finiĝas per pintarko kaj ankaŭ finiĝas per pintarko kaj atingas plejofte la altecon de la arkobazo. La areo super ĝi en la arkokampo estas pli fajne subdividita per aldonaj geometriaj figuroj. Ĝi ankaŭ nomiĝas couronnement (france por „kronaĵo“). Tiuj ĉi figuroj havas siajn proprajn nomojn.

Ekzemploj por ornamripoj redakti

La granda ornamripa fenestro de Sankta Petro je Regensburgo (vidu malsupren) estas subdividita per duobla partigo kaj intera fenestro en naŭ lancetfenestroj. La supera gablo havas antaŭmetitan vualan ornamriparon, kiu retece troviĝas antaŭ la vera muro.

Lignaj ornamripoj redakti

En la gotiko kaj poste denove en la novgotiko oni ŝatis formi murtegaĵojn, profanmeblojn (seĝojn, ŝrankojn kaj kestegojn) kaj lignajn instalaĵojn por preĝejoj (benkojn, altarojn, predikejojn kaj galeriojn) per delikataj lignaj skulptaĵoj, kiuj imitis gotikajn ornamripojn. Ankaŭ tiuj ĉi meblartaĵoj do estas nomataj ornamripaj verkoj.

Feraj ornamripoj redakti

En la novgotiko oni faris ornamripojn ankaŭ per gisfero. Plej konata ekzemplo estas la navkrucoturo de la katedralo de Rueno, kies turpinto 151,5 metrojn alta en la jaro 1877 estis farata komplete el gisfero. Ĝis la finkonstruo de al kolonja katedralo en 1880 Rueno havis per tio la plej altan konstruaĵon de la mondo.

Nomo en Esperanto redakti

TAKE preferas la terminon aĵuraĵo[1]

Literaturo redakti

  • Günther Binding: Maßwerk. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1989, ISBN 3-534-01582-7
  • Leonhard Helten: Mittelalterliches Maßwerk. Entstehung – Syntax – Topologie. Reimer, Berlino 2006, ISBN 3-496-01342-7.
  • Lottlisa Behling: Gestalt und Geschichte des Maßwerks (1-a eldono Halle ĉe Saale, 1944) 2-a eldono Böhlau, Kolonjo 1978, ISBN 3-412-03077-5

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 TAKE: Jarkolekto de TAKR 2010, Wintzenheim/Francio 210. p. 70.

Eksteraj ligiloj redakti