Preĝejo Saint-Eustache (Parizo)
La preĝejo Saint-Eustache aŭ Sankta Eŭstaĥo de Parizo (france St-Eustache de Paris) validas kiel la plej eminenta preĝejo de Parizo el la 16-a jarcento kaj kiel unua, kiu montras motivojn el la antikvo. Ĝi troviĝas ĉe la Strato Rambuteau en la 1-a arondismento de Parizo kaj estis la preĝejo de la komercistoj de la najbara foirejo, de la haloj de Parizo (nuntempe surkonstruita per la Forumo de la Haloj). Sankta Eŭstaĥo estas konsekrita al la frukristanisma martiro Eŭstaĥo, patrona sanktulo de la ĉastistoj, kaj estas la lasta pariza eklezia konstruaĵo laŭ gotika arĥitekturo; ĝi jam ekkonigas la spiriton de komenciĝa renesanco.
Preĝejo Saint-Eustache | |||
---|---|---|---|
Église Saint-Eustache | |||
kristana preĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | gotika arto vd | ||
Estiĝo | 1532 | ||
Adreso | |||
Urbo | Parizo | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | Halles | ||
Adreso | 2 Impasse Saint-Eustache | ||
Situanta sur | rue du Jour | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 51′ 48″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)48.8633333333332.345Koordinatoj: 48° 51′ 48″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Posedata de | municipality of Paris vd | ||
Retejo | https://www.saint-eustache.org | ||
Historio
redaktiRené Benoist, paroĥestro de Saint-Eustache en 1569, akiris influon tiel grandan sur la paroĥanoj, ke li estis kromnomita la « papo de Les Halles ». En 1578, li redaktis petleteron, cele al obteni monhelpon por finpretigi sian preĝejon : tiu ĉi, komencita en 1532, ne estis finita. Kvankam tio ebligis la konstruon de novaj partoj, restas ankoraŭ ĝis hodiaŭ nefinita turo, kies konstruado haltiĝis en 1624.
Ene de la preĝejo, oni povas trovi unu el la du konitaj versioj de la Disĉiploj de Emmaüs, far Petro Paŭlo Rubens.
Franclingvaj verkoj
redakti- Du Bastiment des Temples Materiels, pour l'exercice et profession de la religion, a l'honneur, gloire, & exaltation du tres-hault & tres-sainct, nom du Dieu vivant, tou-puissant & eternel. A Tres-Chrestienne Princesse, Catherine de Médicis, mere du Roy, & à tous autres Paroissiens de sainct Eustache à Paris. Par M. René Benoist Angevin, Docteur &…. À Paris chez Nicolas Chesneau 1578.
- Les orgues de Paris, Béatrice de Andia, Jean-Louis Coignet, Michel le Moël ; Ed. Action artisitique de la Ville de Paris.
Eksteraj ligiloj
redakti- TTT-ejo de la preĝejo
- Église Saint-Eustache. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
- Oficiala retpaĝo