Arondismento Molsheim

arondismento de Francio

La arondismento Molsheim (france arrondissement de Molsheim, germane Arrondissement Molsheim, alzace Arrondissement Molse) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Bas-Rhin (historie en Esperanto Malsupra Alzaco) en la administra regiono Grand Est - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Alzaco kaj ekde 2021 al la eŭropa kolektivumo de Alzaco. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Molsheim, origine germane, alzace Molse. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 104 391 personoj sur areo de 745 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 140 loĝantoj/km².

Arondismento Molsheim
france: Arrondissement de Molsheim

germane: Arrondissement Molsheim

alzace: Arrondissement Molse

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Bas-Rhin
Kolektivumo eŭropa kolektivumo de Alzaco
Historia regiono Alzaco
Ĉefurbo Molsheim
Areo 745 km² (74 500 ha)
Loĝantaro 104 391 (2021)
Denseco 140 loĝ./km²
INSEE-kodo 673
Komunumoj 77

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 3 kantonoj.

Vidu ankaŭ redakti