Eŭropa kolektivumo de Alzaco

La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàss, germane Europäische Gebietskörperschaft Elsass) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[1]. Ĉi tiu nova komunumo havas la kompetentecojn de la departementoj kaj ankaŭ specifajn kompetentecojn, interalie pri translima kunlaboro, dulingveco, transportoj kaj profesiaj organizaĵoj. Ĝi plu formas parton de la regiono Grand Est.

Eŭropa kolektivumo de Alzaco

Carte Alsace 2018.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Strasburgo
Areo 8 280 km²
Loĝantaro 1 884 150
Loĝdenso 228 loĝantoj/km²
Information icon.svg
vdr

Ĝia kreado estas sankciita de la leĝo n-ro 2019-816 de la 2-a de aŭgusto 2019 rilate al la kompetentecoj de la Eŭropa kolektivumo de Alzaco.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti