Thann

komunumo en Alzaco
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thann (stacidomo).

Thann (prononcu [tan], germane, etimologie "abio") estas komunumo de la nuntempa ŝtato Francio. Ĝi situas en la departemento Haut-Rhin, kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estas unu arondismenton. La urbeto troviĝas proksimume 50 km for de la rivero Rejno, kiu signas la limon inter la ŝtatoj Francio kaj Germanio.

Thann
la rivereto Thur en Thann
la rivereto Thur en Thann
la rivereto Thur en Thann
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando  Francio
Regiono Grand Est
Departemento Haut-Rhin (subprefektejo)
Arondismento Thann-Guebwiller (ĉefurbo)
Kantono Thann (ĉefurbo)
Komunumaro Thann-Cernay
Poŝtkodo 68800
Kodo laŭ INSEE 68834
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Romain Luttringer (2014-2020)
Demografio
Loĝantaro 7 766  (2021) [+]
Loĝdenso 621 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 48′ N, 7° 6′ O (mapo)47.8066666666677.1044444444444Koordinatoj: 47° 48′ N, 7° 6′ O (mapo) [+]
Alto de 328 ĝis 922 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 12,51 km² (1 251 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Thann (Haut-Rhin)
Thann (Haut-Rhin)
DEC
Thann
Thann
Situo de Thann en Haut-Rhin
Thann (Francio)
Thann (Francio)
DEC
Thann
Thann
Situo de Thann en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Thann [+]
vdr

Thann havas ĉirkaŭ 8000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Thannois en la franca lingvo.

La urbo redakti

 
Urbocentro

Thann staras ĉe la enirejo de la bela valo de la Thur-rivero, kaŭranta ĉe la piedoj de la vogezaj antaŭmontoj. La malnova urbo etendiĝas ĉirkaŭ la kolegiejo Sankta Ubaldo, juvelo de gotika arkitekturo, konstruata de la 13-a ĝis la 15-a jarcento. La impona konstruaĵo kaj ĝia spajro je alteco de 78 metroj memorigas, ke Thann, situanta sur la internacia akso ItalioNederlando, estis fama pilgrimejo.

La urbeto dokumente unuafoje estis menciita en 1290 kaj ricevis urborajtojn en 1360. Ĝis la Tridekjara Milito ĝi estis parto de Antaŭa Aŭstrio.

Thann estas superstarata de ruinoj de la kastelo Engelbourg (germane: Engelsburg, anĝelkastelo), kromnomataj «sorĉistin-okulo». Kiam tiu kastelo el la 13-a jarcento estis detruita dum la 17-a jarcento, granda parto de ĝia dika turo falis flanken, kaj nun aspektas kiel ringego okul-aspekta.

La urbo estas komenciĝejo de la vina vojo de Alzaco. Ĝi havas vinberrikoltan tradicion, kiel atestas la fama vitejo Rangen ĉe abruptaj flankoj de monteto. Tiu vinberejo, kiu iam imponis al Michel de Montaigne (kiu haltis en Thann dum vojaĝo al Italio en 1580), estas hodiaŭ entute klasifikita kiel altkvalita kaj famega vitejo.

En la sorĉistina turo, iama parto de urba ĉirkaumurego, estas muzeo prezentanta la diversajn alzacajn vitejajn grundojn kaj la vinberrikoltan laboron.

La iama tritiko-halo el la jaro 1519 ŝirmas hodiaŭ muzeon pri loka arto kaj historio.

Kolegiejo redakti

 
La kolegiejo

Unue simpla kapelo omaĝanta la miraklon de Sankta Ubaldo, pro la graveco de la pilgrimado, ĝi poste ampleksiĝis al kolegiejo.

Ekstero redakti

Kun la strasburga katedralo, la kolegiejo estas unu el la konstruaĵoj, kiu plej reprezentas la rejnan gotik-arton en Alzaco. Ĝi ŝuldas sian nomon al la kanonika kolegio de la urbo Sankta Amarino (france Saint-Amarin, germane Sankt Amarin), kiu instaliĝis ĉi tie en 1442. La konstruado de la kolegiejo daŭris pli ol du jarcentojn, de la fino de la 13-a jarcento ĝis la 15-a jarcento. Remy Faesch, lasta verkomastro de la kolegiejo, starigis de 1430 ĝis 1492 la nordan baz-flankon, la okangul-forman parton kaj la sonorilturon kun ties spajro (78m) finitan en 1516.

La okcidenta fasado estas ornamita per rimarkinda portalo kun 3 timpanoj, unikaj en Francio. 150 scenoj riĉaj je 500 personoj rakontas sur la ĉefa timpano, la vivon de la virgulino, sur la dekstra timpaneto, la naskiĝon kaj la historion de la tri reĝoj kaj fine, sur la maldekstra timpaneto, la kristan krucumon. Gargojloj, ĥimeroj kaj glazuritaj tegoloj emfazas la majeston de la konstruaĵo.

Interno redakti

 
Timpano de la kolegiejo

Ene, la tri gotikaj stiloj – primitiva, radistila kaj flamstila – estas reprezentitaj. Skulptitaj el kverka kaj el juglanda ligno, la sidfakoj de la ĥorejo, kiuj formas proprastile la plej ampleksan ensemblon en Alzaco, datiĝas de la 15-a kaj de la 16-a jarcentoj. Multnombraj insignoj, la plejparto lokitaj sub la volboj, priskribas la aliancojn de la habsburga firmo dum la 15-a jarcento kaj la konkordojn de la senjoroj de Thann.

La vitraloj (15-a jarcento) distribuitaj je 8 vitralegoj 15 metrojn altaj, inundas la ĥorejon per lumo kaj koloro. La vitraloj, kiel la timpanoj, legiĝas de malsupre supren kaj de maldekstre dekstren.

Legendo de Sankta Ubaldo redakti

Poezia legendo rakontas la originojn de Thann. Ĝi raportas, ke en la jaro 1160 mortis en Gubbio (urbo en Umbrio en Italio) la episkopo Sankta Ubaldo. Disdoninte sian tutan riĉaĵon al malriĉuloj, li promesis al sia servisto (devena eble el Loreno, eble el Nederlando), senŝuldiĝi al li per dono, post sia morto, de sia episkopa ringo. Sed, volante forpreni la ringon, la servisto forŝiris samtempe la dekstran dikfingron, kiun li lokis en la alveolon de sia bastono.

Post transiro de la Alpoj, li alvenis la 30-an de junio 1161 sur la lokon, kie troviĝas nun la preĝejo kaj kiu tiam estis kovrata de abioj. Li metis sian bastonon kontraŭ unu el ili kaj ekdormis. Je lia vekiĝo, dezirante pluigi sian vojaĝon, li konstatis kun teruro, ke lia bastono enradikiĝis. Samtempe, la grafo de Pfirt (nun france Ferrette), nobela posedanto de la kastelo Engelsburg, kies ruinoj nune superstaras la urbon, vidis 3 lumojn super la arbaro. La pilgrimulo klarigis al li, ke li estas portanto de relikvo. La senjoro vidis en tiu mirindaĵo la volon de Dio. Li promesis konstrui kapelon sur la loko kaj tuj la bastono liberiĝis.

Memore al tiu legendo, oni bruligas ĉiujare, la vesperon de la 30-a de junio, 3 abiojn sur la kolegieja placo. La festo nomiĝas "forbruligo de la 3 abioj".

Thann-Gubbio: realo redakti

Laŭ la legendo, la relikvo konsistas el la dekstra dikfingro de la episkopo. La lastaj sciencaj ekspertizoj (1976) konfirmas ke la Thann-relikvo ja devenas de la korpo de la episkopo Sankta Ubaldo de Gubbio. Temas tamen ne pri lia dikfingro sed pri 35-milimetra haŭt-fragmento, elprenita el la ekstera parto de la dekstra malgranda fingro. En Gubbio, la korpo de Sankta Ubaldo ripozas en vitra korpujo, kiu troviĝas en la baziliko de la Monte-Ingino, supre de la urbo. Ĉiujare, la 15-an de majo, okazas en Gubbio la "Corsa dei tre Ceri", la kurkonkurso de tri kandelegoj, kiuj celebras, en escepta fervoro, la datrevenon de la episkopo-morto.

Forbruligo de la tri abioj redakti

Ĉiujare, la bruligo de la tri abioj memorigas la kreon de la urbo. La festo, duon-profana kaj duon-religia, omaĝas la miraklon de Sankta Ubaldo. Partoprenas ĝin inter 5000 kaj 10 000 homoj.

Festo-historio redakti

Oni ne scias, kiam la unuaj abioj estis bruligitaj. Laŭ urbaj arkivoj, la festo naskiĝis en 1458. Pilgrimuloj kaj komercistoj alkuris al Thann por 4 festaj tagoj, de la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio. Oni elektis tiam 3 abiojn ĉirkaŭ 7,8 metrojn altaj, kiuj estis instalitaj antaŭ la norda portalo de la kolegiejo. En tiu epoko, la placo Joffre (la nuna ĉefa placo, ĉe la kolegiejo) estis nur tombejo. La nuna placo akceptas la forbruligan feston nur de la fino de la 18-a jarcento.

Abioj-konstruado redakti

La abioj estas konstruataj de la teknika urba dungitaro. Hakitaj en loka arbaro, la abioj estas senbranĉigitaj. La trunkoj estas segitaj orte laŭ sia tuta longeco krom 1,5 metrojn for de la bazo. La matenon de la 30-a de junio, la abioj estas distiritaj kaj ŝtopitaj per ligneroj kaj aliaj fajrigeblaj materialoj. Branĉoj estas uzataj kiel ornamaĵo. La forfajriganto ekbruligas la abiojn, unu post la alia, per torĉo.

La 3 abioj reprezentas la 3 lumojn de la legendo. Ili estas kufumitaj per flago, ĉiu alikolora, kiu reprezentas ĉu nobelecon (blanko), ĉu ŝtaton (ruĝo), ĉu klerikecon (bluo).

Festo-programo redakti

La 30-an de junio, estas elmontrata la relikvo en relikvujo. La kolegiejo estas kun atento aparte ornamita. Posttagmeze okazas diversaj muzikaj kaj sportaj prezentadoj. Je la 21-a kaj duono komenciĝas la vesproj honore al Sankta Ubaldo en la kolegiejo. Ĉiam ĉeestas ankaŭ delegacio el Gubbio (Italio). Altnivela koruso kantas belajn omaĝajn kantojn al Sankta Ubaldo en la franca, itala, germana kaj latina. Je la fino de la ceremonio, fajrobrigado surŝultrigas porteblan homgrandan statuon de la sanktulo kaj promenigas ĝin. Komenciĝas tiam la torĉoprocesio. Sekvas la statuon urbestro, urbaj gravuloj, oficialaj invititoj, pastroj, geskoltoj, gubbia delegacio. Je la 23-a, la abioj ekbrulas. Miloj da homoj rigardas la spektaklon kaj aplaŭdas, kiam ĉiu abio falas. Kiam la abioj forbrulis, fajrosoldatoj estingas la restaĵojn kaj aperas belegaj artefaritaj fajraĵoj, kiuj majestigas la kolegiejon en kolora lum-batalo.

Kiam la festo finiĝas, spektintoj rikoltas cindrojn, ĉar ili donas onidire bonŝancon al siaj posedantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti



  Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim