Ekspertizo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "fakula esploro aŭ taksado de iu afero laŭ mendo de institucio aŭ kompanio"[1] aŭ en alia vortumo "la esploro aŭ takso de iu afero en komisio, kiel faka spertulo"[2]. La tasko de ekspertizisto aŭ de komisiono ekspertiza do unuavice estas sintezi, kompari kaj uzebligi la rezultojn de unuopaj esplorlaboroj, en konsidero de faka sperto kaj laŭeble neŭtrala perspektivo.

Ekspertizo ekzemple povas esti uzata por pruvi la verecon (do ne-falsitecon) de valora arta objekto kiel pentraĵo aŭ statuo, de rara monero aŭ poŝtmarko, de historia monbileto aŭ akcio. Psikiatra aŭ psikologia ekspertizo ankaŭ ekzemple povas esti mendata de juĝisto por respondi la demandon ĉu akuzito en la momento de certa ago estis plene konscia pri sia ago aŭ pro psika malsano konfuzita, aŭ ĉu infano en malica kverelo de du divorciĝintaj gepatroj pli bone vivu ĉe la patrino aŭ ĉe la patro.

Referencoj

redakti
  1. Eugen Wüster: Zamenhof-radikaro, eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn, Leipzig, 1927
  2. substantivigo de la difino de la transitiva verbo ekspertiz'i, Plena Ilustrita Vortaro, Parizo 1970, represita en 1976 kaj 1981