Sausheim
Sausheim estas franca komunumo situanta en la norda ĉirkaŭurbo de Mulhouse, en la departemento Haut-Rhin, en la regiono Alzaco.
Sausheim | ||
---|---|---|
![]() La urbodomo de Sausheim | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Alzaco | |
Departemento | Haut-Rhin | |
Arondismento | Mulhouse | |
Kantono | Illzach | |
Komunumaro | aglomeraĵo Mulhaŭzo-Alzaco | |
Urbestro | Daniel Bux (2008–2014) | |
Insee-kodo | 68300 | |
Poŝtkodo | 68390 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 5 411 (2009) | |
Loĝdenso | 320 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 47° 47′ N, 7° 22′ O (mapo)47.78757.373889Koordinatoj: 47° 47′ N, 7° 22′ O (mapo) | |
Alteco | 226 ĝis 236 m | |
Areo | 16,91 km2 | |
Situo | ||
| ||
GeografioRedakti
Sausheim siutas ĉe la aŭtoŝosea interkruciĝo A35/ A36 (en la arbaro Harth, meze de la komunuma teritorio), la urbo situas je malpli ol 10 km de la centro de Mulhouse. Ĝian teritorion trairas la riveroj ILL, Quatelbach kaj la kanalo de Rodano al Rejno.
HistorioRedakti
La urbo Sausheim travivis plurajn militojn, sed ne suferis tro gravajn damaĝojn, krom tiujn de la dua mondmilito.
Sausheim, kiel aŭstra urbo restis katolika okaze de la reformo. Dum la 30-jara milito, Sausheim ne suferis pro gravaj militaj eventoj, sed spertis kantonmenton de imperiestraj trupoj en 1620 kaj de la svedoj (1632 -1634). En 1648, Sausheim iris al la franca krono. La 19a jarcento spertis ĉefe la industrian disvolviĝon kun la konstruado de la fabriko « Dollfus Noack » en 1843. Sausheim malmulte suferis pro la milito de 1914-1918. La urbo estis pli grave trafita dum la dua mondmilito. Ĝi estis detruita je 75 % kaj liberigita la 6an de februaro 1945. Sausheim ja povis kalkuli pri la gravaj helpoj de la komunumoj de Cusset kaj de Plounéour-Trez.
En 1948, la komunumo estis citita je la ordeno de la regimento kun atribuo de la milita kruco kun bronza stelo.
La vivo fluis kaj en 1952 la komunumo havis 1.600 enloĝantojn. En 1959 ĝi atingis 2.199, jam 5.000 en 1980, kaj nun atingas ĉirkaŭ 6.200 enloĝantojn.
EkonomioRedakti
Sausheim spertis en la 19a jarcento la unuan industrian kreskon pro la uzinoj « Dollfus-Noak », kiu estis la unua entrepreno pri teksaĵo kun franca tekniko. En la 20a jarcento la aŭtomobil-industrio PSA Peugeot Citroën grave kontribuis al la ŝanĝo de la urba loĝantaro. Sausheim akceptis do la plej gravan entreprenon de Alzaco kun pli ol 12.000 salajruloj.
Krom tiu aŭtomobil-industria giganto, ĝi akceptis sur sia teritorio la Stratan kaj Doganan Centron kaj kreis en 1995 la industrian zonon ESPALE, kie instaliĝis divers-grandaj entreprenoj, ekde metiista laboro ĝis grand-industrio de Alzaco. Ĝi akceptis ankaŭ parton de la komerca centro Carrefour de Ile Napoléon. Sausheim ankaŭ disponas je tuta gamo da hoteloj, ili konsistigas proksimume 1/4 de la hoteloj el la regiono de Mulhouse kun pli ol 500 ĉambroj : IBIS, MERCURE, NOVOTEL, ARCOTEL, LE ROI SOLEIL, HOTEL RESTAURANT DE LA POSTE, LE JARDIN D'ESPALE.
Nuntempe pli ol 400 divers-specaj entreprenoj estas registritaj en la urbo.
AdministracioRedakti
- Nuntempa urbestro: S-ro Daniel Bux
- Mandato 2001 ĝis 2008 S-ro Daniel Bux
- Mandato 2008 ĝis 2014 S-ro Daniel Bux
DemografioRedakti
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|
2447 | 3156 | 4940 | 4737 | 4748 | 5470 | ĉirkaŭ 6200 | |
Nombro konata ekde 1962 :Loĝantaro sen duobla kalkulo |
Lokoj kaj monumentojRedakti
Tiu urbo, kun kvar floroj, ofertas al siaj loĝantoj kaj gastoj multnombrajn eblecojn por malstreĉiĝi: promenejo en la arbaro Hardt, en la kampoj, laŭlonge de la bordoj de la rivero Ill kaj de Quatelbach, sportan vojon, ludejo-monteton. La viv-arto kaj la gast-amo viglas dank'al aranĝoj organizitaj de lokaj asocioj.
Rande de la strato CD201 troviĝas suda steleo kun bazo je 19,045 m, cele starigi universalajn geodeziajn mezurojn kaj aparte por Svislando (1804). Ankaŭ rimarkindas art-konstruaĵo ĉe la interkruciĝo de la aŭtoŝoseoj A35 kaj A36. Preskaŭ unika en Francio: 3-nivela interkruciĝo.
Personoj ligitaj al la komunumoRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de Sausheim
- Sausheim sur la retejo de Insee
- Sausheim sur la retejo de Quid
- Situo de Sausheim kaj ties apudaj komunumoj sur mapo de Francio
- Mapo de Sausheim sur Mapquest