Malfermi la ĉefan menuon

Basilique de Saint-Denis (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Basilique de Saint-Denis (Tramtransporto en Parizo).

Metro-M.svg

Basilique de Saint-Denis estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 13, en la urbo-centro de Saint-Denis, en departemento Seine-Saint-Denis, regiono Francilio.

Basilique de Saint-Denis
Hôtel de Ville
Stacio Basilique de Saint-Denis
Stacio Basilique de Saint-Denis
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Saint-Denis
Geografia situo 48° 56′ 17″ N, 2° 21′ 39″ O (mapo)48.9380995659892.3608455061913Koordinatoj: 48° 56′ 17″ N, 2° 21′ 39″ O (mapo)
Situo de Basilique de Saint-Denis
Hôtel de Ville
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 3→2
Jara trafiko 4 839 973 vojaĝantoj (2017)
Historio
Malfermo 20-a de junio 1976
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 1915
Metro-linio M13Paris m 13 jms.svg
Interkonektoj
Tramo-linioj T01Logo Paris tram ligne1.svg · T05Logo Paris tram ligne5.svg
Information icon.svg
vdr

StacioRedakti

La stacio estis malfermita la 20-an de junio 1976, samtempe kun la unuecigo de linio 13 kun la eksa linio 14 (Porte de Vanves - Invalides). Ĝi tiam nomiĝis Saint-Denis - Basilique.

Okaze de la plilongigo de la linio ĝis Saint-Denis - Université la 25-an de majo 1998, ĝi estis alinomita al Basilique de Saint-Denis.

Depost 1992, interkonekto kun tramo T1 ebligas aliri interalie la stacidomon de Saint-Denis kaj la orientan parton de la urbo-centro de Saint-Denis.

InterkonektojRedakti

ProksimeRedakti

Vidu ankaŭRedakti