Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo

listartikolo en Vikimedio

Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo listigas la metrostaciojn de la Metroo de Parizo, kies nomoj estis ŝanĝitaj post ties malfermo.

Rue d'AllemagneAllemagne, nuna stacio Jaurès

Ĝeneralaĵoj redakti

El la 302 stacioj[1] de la Metroo de Parizo, 50 ŝanĝis sian nomon iam ajn, kelkaj plurajn fojojn. La kialoj de ĉi tiuj ŝanĝoj estas multoblaj, kiuj iras de deziro simpligi la uzatajn nomojn al politikaj decidoj.[2]

Kvin stacioj ŝanĝis nomojn sekve al la kunfandiĝo de du antaŭaj stacioj:

  • Marcadet (linio 4) kaj Poissonniers (linio 12) fariĝis en 1931 la stacio Marcadet - Poissonniers;
  • Aubervilliers (linio 2) kaj Boulevard de la Villette (linio 7) fariĝis en 1942 la stacio Aubervilliers - Boulevard de la Villette (alinomita en 1946 Stalingrad);
  • Montparnasse (linioj 4 kaj 12) kaj Bienvenüe (linio 6 kaj eksa linio 14, fariĝinta linio 13 en 1976) fariĝis en 1942 la stacio Montparnasse - Bienvenüe;
  • Marbeuf (linio 1) kaj Rond-point des Champs-Élysées (linio 9) fariĝis en 1942 la stacio Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées (alinomita en 1946 Franklin D. Roosevelt);
  • Martin Nadaud kaj Gambetta (linio 3) kunfandiĝis en Gambetta (linioj 3 kaj 3bis) en 1969.

En aŭgusto 1914, en la komenco de la Unua mondmilito, Strato d'Allemagne estis alinomita Avenuo Jean-Jaurès (honore al Jean Jaurès murdita la antaŭan monaton) kaj Strato de Berlin alinomita Strato de Liège (honore al la rezisto de la fuortoj de Lieĝo). La stacio Rue d'AllemagneAllemagne fariĝis Jaurès kaj Berlin fariĝis Liège.

Post la Dua mondmilito, inter 1945 kaj 1948, pluraj stacioj estis alinomitaj por honorigi la memoron pri rezistantaj batalantoj, aliancanoj aŭ bataloj:

Listo redakti

Dato Malnova nomo Nova nomo Linio Notoj
1907101515-a de oktobro 1907 Avenue de Suffren Rue de Sèvres M06  Nuna stacio Sèvres - Lecourbe
1907101515-a de oktobro 1907 Boulevard Barbès Barbès - Rochechouart M02 
1907101515-a de oktobro 1907 Place Mazas Pont d'Austerlitz M05  Nuna stacio Quai de la Rapée
1907101515-a de oktobro 1907 Rue Saint-Denis Réaumur - Sébastopol M03 M04 
191200001912 Marcadet Marcadet - Balagny M13  Sur linio B de Nord-Sud; Nuna stacio Guy Môquet
19131101novembro 1913 La Motte-Picquet La Motte-Picquet - Grenelle M06 M08 M10 
19131100novembro 1913 Rue de Sèvres Sèvres - Lecourbe M06 
1913111515-a de novembro 1913 Vaugirard Saint-Placide M04  Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacio Vaugirard de Nord-Sud, situanta en la 15-a arondismento de Parizo
19140800aŭgusto 1914 Rue d'Allemagne
Allemagne
Jaurès M02 M07  Kadre de la eksplodo de la Unua mondmilito, la nomo estis ŝanĝita al "Jaurès", honore al politikisto Jean Jaurès, murdita kelkajn tagojn pli frue. La samnoma strato Rue d'Allemagne estis alinomita laŭ la sama logiko.
191408022-a de aŭgusto 1914 Berlin Liège M13  La nomo Berlin (Berlino) estis ŝanĝita post la deklaro de milito fare de Germanio, favore al Liège, honore al la belga urbo Lieĝo kaptita kelkajn tagojn pli frue de la germana armeo.
191606011-a de junio 1916 Pont d'Austerlitz Quai de la Rapée M05 
1920052727-a de majo 1920 Alma George V M01 
1921051515-a de majo 1921 Wilhem Église d'Auteuil M10  La nomo Wilhem povus elvoki la germanan imperiestron Vilhelmo la 2-a, kio estis maltrankviliga en la postmilita kunteksto.
192300001923 Sèvres - Croix-Rouge Sèvres - Babylone M12  Sur linio A de Nord-Sud
192600001926 Caumartin Havre - Caumartin M03 
192611011-a de novembro 1926 Pont Notre-Dame Pont Notre-Dame - Pont au Change M07  Nuna stacio Châtelet
1930101515-a de oktobro 1930 Gare d'Orléans Gare d'Orléans - Austerlitz M05  Nuna stacio Gare d'Austerlitz
193105055-a de majo 1931 Boulevard Saint-Denis Strasbourg - Saint-Denis M04 
193105055-a de majo 1931 Reuilly Reuilly - Diderot M01 
1931052020-a de majo 1931 Champs-Élysées Champs-Élysées - Clemenceau M01 M13 
1931082525-a de aŭgusto 1931 Marcadet Marcadet - Poissonniers M04  Kunfandiĝo kun la stacio Poissonniers de linio 12
1931082525-a de aŭgusto 1931 Poissonniers Marcadet - Poissonniers M12  Kunfandiĝo kun la stacio Marcadet de linio 4
1932011212-a de januaro 1932 Saint-Sébastien Saint-Sébastien - Froissart M08 
1933063030-a de junio 1933 Avenue du Maine Bienvenüe M06 M13  Nuna stacio Montparnasse - Bienvenüe, alinomita omaĝe al la kreinto de la Pariza metroo Fulgence Bienvenüe.
1934041515-a de aprilo 1934 Pont Notre-Dame - Pont au Change Châtelet M07  La nomo "Pont au Change" ankoraŭ aperas sur la kaheloj de la kajoj
193703011-a de marto 1937 Saint-Mandé Picpus M06 
193703011-a de marto 1937 Commerce Avenue Émile Zola M10  Alinomita profite al la nova stacio Commerce malfermita sur linio 8
1937042626-a de aprilo 1937 Tourelle Saint-Mandé - Tourelle M01  Nuna stacio Saint-Mandé
1939071212-a de julio 1939 Charenton Dugommier M06  Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la novaj stacioj sur linio 8 tiam konstruata kaj priservontaj komunumon Charenton-le-Pont
194210066-a de oktobro 1942 Aubervilliers Aubervilliers - Boulevard de la Villette M02  Kunfandiĝo kun la stacio Boulevard de la Villette de linio 7
Nuna stacio Stalingrad
194210066-a de oktobro 1942 Boulevard de la Villette Aubervilliers - Boulevard de la Villette M07  Kunfandiĝo kun la stacio Aubervilliers de linio 2
Nuna stacio Stalingrad
194210066-a de oktobro 1942 Bienvenüe Montparnasse - Bienvenüe M06 M13  Kunfandiĝo kun la stacio Montparnasse de linioj 4 kaj 12
194210066-a de oktobro 1942 Montparnasse Montparnasse - Bienvenüe M04 M12  Kunfandiĝo kun la stacio Bienvenüe de linioj 6 kaj 13
194210066-a de oktobro 1942 Marbeuf Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées M01  Kunfandiĝo kun la stacio Rond-point des Champs-Élysées (linio 9)
Nuna stacio Franklin D. Roosevelt
194210066-a de oktobro 1942 Rond-point des Champs-Élysées Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées M09  Kunfandiĝo kun la stacio Marbeuf (linio 1)
Nuna stacio Franklin D. Roosevelt
1945071414-a de julio 1945 Beaugrenelle Charles Michels M10 
1945081919-a de aŭgusto 1945 Combat Colonel Fabien M02 
1945101515-a de oktobro 1945 Petits Ménages Corentin Celton M12 
1946012727-a de januaro 1946 Marcadet - Balagny Guy Môquet M13 
1946021010-a de februaro 1946 Aubervilliers - Boulevard de la Villette Stalingrad M02 M05 M07 
1946021010-a de februaro 1946 Lancry Jacques Bonsergent M05 
1946021010-a de februaro 1946 Pont de Flandres Corentin Cariou M07 
194605011-a de majo 1946 Vallier Louise Michel M03 
1946051111-a de majo 1946 Torcy Marx Dormoy M12 
1946103030-a de oktobro 1946 Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées Franklin D. Roosevelt M01 M09 
1948052525-a de majo 1948 Obligado Argentine M01 
1949061818-a de junio 1949 Grenelle Bir-Hakeim M06 
1953062121-a de junio 1953 Gare de l'Est Gare de l'Est - Verdun M04 M05 M07 
197000001970 Étoile Charles de Gaulle - Étoile M01 M02 M06  Alinomita samtempe kun la samnoma placo
1970091313-a de septembro 1970 Bagnolet Alexandre Dumas M02  Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacioj situantaj sur la plilongigo de linio 3 al la komunumo Bagnolet
197900001979 Gare d'Orléans - Austerlitz Gare d'Austerlitz M05 M10 
1988021717-a de februaro 1988 Cluny Cluny - La Sorbonne M10 
198900001989 Louvre Louvre - Rivoli M01  Enkadre de la kreado de "Granda Luvro", la ĉefa enirejo al Luvro estis translokigita al la stacio Palais Royal. Ambaŭ stacioj estis do alinomitaj por signali la novan aliron al la muzeo
198900001989 Palais Royal Palais Royal - Musée du Louvre M01  Vd supre
1989063030-a de junio 1989 Chambre des Députés Assemblée Nationale M12  La nomo Chambre des Députés (Ĉambro de deputitoj) fariĝis anakronisma, la institucio alinomiĝis Nacia Asembleo kiam fondiĝis la 5-a Respubliko
199012011-a de decembro 1990 Pont-Neuf Pont-Neuf - La Monnaie M07  Nomo kompletigita, la "Hôtel de la Monnaie" (monfarejo) situante kontraŭ la stacio, trans la Sejno
199600001996 Maisons-Alfort - École Vétérinaire École Vétérinaire de Maisons-Alfort M08 
199700001997 Grande Arche de la Défense La Défense Grande Arche M01  Nuna stacio La Défense
1998052525-a de majo 1998 Saint-Denis - Basilique Basilique de Saint-Denis M13 
199809011-a de septembro 1998 Rue des Boulets - Rue de Montreuil Rue des Boulets M09  Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacioj situantaj en komunumo Montreuil
199809011-a de septembro 1998 Rue Montmartre Grands Boulevards M08 M09  Alinomita por ĉesigi la konfuzon de turistoj, kiuj pensis, ke la stacio priservas Montmartre
199809011-a de septembro 1998 Saint-Maur Rue Saint-Maur M03  Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacidomo Saint-Maur - Créteil situanta sur linio de RER A
2002071616-a de julio 2002 Saint-Mandé - Tourelle Saint-Mandé M01 
200703088-a de marto 2007 Pierre Curie Pierre et Marie Curie M07  Alinomita samtempe kun la samnoma strato pro la seksa egaleco
2008061414-a de junio 2008 Gabriel Péri - Asnières - Gennevilliers Gabriel Péri M13  Plilongigo de la linio al Les Courtilles

Notoj redakti

  1. La nombro de 302 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncas 303 staciojn kaj ne 302 en 2013.
  2. Maunier, Joséphine. Pourquoi les stations de métro changent (parfois) de nom ? (france). Ouest-France (9 julio 2020).

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste des stations du métro parisien ayant changé de nom en la franca Vikipedio.