La Motte-Picquet - Grenelle (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Grenelle (stacidomo) kaj Grenelle-Marchandises (stacidomo).

La Motte-Picquet - Grenelle [la mɔt pikɛ ɡʁənɛl] estas stacio de la 6-a, 8-a kaj 10-a linioj de la metroo de Parizo. Ĝi situas en la 15-a arondismento de Parizo.

La Motte-Picquet
Grenelle
MP 73 eniras la stacion La Motte-Picquet - Grenelle sur linio 6
MP 73 eniras la stacion La Motte-Picquet - Grenelle sur linio 6
metrostacio • levita stacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 15-a
Geografia situo 48° 50′ 57″ N, 2° 17′ 53″ O (mapo)48.8491427250682.2980898618698Koordinatoj: 48° 50′ 57″ N, 2° 17′ 53″ O (mapo)
La Motte-Picquet Grenelle (Parizo)
La Motte-Picquet
Grenelle
(Parizo)
DEC
La Motte-Picquet Grenelle
La Motte-Picquet
Grenelle
La Motte-Picquet
Grenelle
Situo sur mapo de Parizo
Map
La Motte-Picquet
Grenelle
Ecoj
Trakoj 6
Kajoj 5
Tarifa zono 1
Jara trafiko 5 117 708 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 24-a de aprilo 1906 ⇒ 2 sud
14-a de oktobro 1907 2 Sud M05
13-a de julio 1913 M08
27/29-a de julio 1937 M10
6-a de oktobro 1942 M05M06
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 17-04
Metro-linioj M06 · M08 · M10
vdr

Pri la stacio redakti

La stacio La Motte-Picquet de la eksa linio 5 malfermiĝis la 24-an de aprilo 1906. Ĝia nomo estas omaĝo al la admiralo Toussaint-Guillaume Picquet de la Motte (1720-1791). La nomo plilongiĝis en 1913 pro la plilongigo de la eksa linio 8 direkte al la stacio Beaugrenelle (hodiaŭ Charles Michels sur la linio 10). La komunumo Grenelle estis aneksita al Parizo en 1860, apenaŭ tridek jarojn post sia kreado.

La stacio malfermiĝis la 17-an de julio 1937. La subsurfaca stacio spertis gravan renovigon okaze de la kreado de la linio 10, en 1937.

Proksimaj vidindaĵoj redakti

Interkonektoj redakti

Akcidento de la 13-a de januaro 2016 redakti

Drama akcidento okazis merkrede la 13-an de januaro 2016 en metrostacio La Motte-Picquet - Grenelle, en la 15-a arondismento de Parizo, sur linio 6 de la Metroo de Parizo. Ĉirkaŭ la 23-a horo, 24-jara junulo provis eliri el la veturilo dum la vagonaro estis forironta. La pordoj fermiĝis sur lia jako kaj la juna vojaĝanto estis trenita laŭ la tuta longo de la stacio. Laŭ unuaj konstatoj, la stiristo estus rimarkinta la incidenton nur en la sekvanta stacio, Dupleix, post la malŝalto de elektra kurento. Urĝa helpo, sendita surloken, nur povis konstati la morton. La korpo estis transportita ĉirkaŭ la noktomezo kaj duono al la jurmedicina instituto.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti