Corentin Cariou (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Corentin Celton (pariza metrostacio).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Corentin Cariou.

Corentin Cariou [kɔʁɑ̃tɛ̃ kaʁju] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 7, en la 19-a arondismento de Parizo.

Corentin Cariou
Stacio Corentin Cariou
Stacio Corentin Cariou
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 19-a
Geografia situo 48° 53′ 40″ N, 2° 22′ 54″ O (mapo)48.8943401313122.3817452788353Koordinatoj: 48° 53′ 40″ N, 2° 22′ 54″ O (mapo)
Corentin Cariou (Parizo)
Corentin Cariou (Parizo)
DEC
Corentin Cariou
Situo sur mapo de Parizo
Map
Corentin Cariou
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 697 076 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 5-a de novembro 1910
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 22-04
Metro-linio M07
vdr

Stacio

redakti

Ĝi estis malfermita en 1910 sub la nomo Pont de Flandre reference al ponto kiu transpaŝas la kanalon de Saint-Denis kaj ebligas al Strato de Flandre, ĉefa strato de komunumo La Villette, elpaŝi sur samnoman pordon.

La stacidomo Pont-de-Flandre de Fervojo Petite Ceinture, fermita en 1934, situis apude.

La 10-an de februaro 1946, ĝi alprenis sian nunan nomon, kiu omaĝas al Corentin Cariou (1898-1942), antaŭa municipa konsilanto de la 19-a arondismento. Li estis pafmortigita kiel ostaĝo fare de Nazioj dum okupado.

Interkonektoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti